En ĉi tiu parto de la mondo ni havas iujn unikajn esprimojn kaj multaj el ili ne troviĝas en aliaj esperantaj vortaroj.
Do jen vi povas eltrovi kiel traduki iujn viajn favoratajn aŭstraliajn kaj nov-zelandajn esprimojn, uzante la Australian and New Zealand to Esperanto Online Dictionary kompilita de Brian Fox kaj Donald Rogers.
Por tradukoj en Esperanto, de ĉiutagaj maoriaj esprimoj, konsultu je la Maoria-Esperanto-Maoria Vortaro de Brian Fox. Oni ankaŭ povas elŝuti ĝin en epub formato.
"Mi provas doni tradukojn en Esperanto de 600 maoriaj vortoj, kiuj troviĝas en anglalingvaj tekstoj (ĵurnaloj, libroj, radio, televido)."
Tradukemuloj ankaŭ povas profiti de la artikolo en Vikipedio pri Esperantigo de Maoriaj Vortoj.
Por trovi la nomon de nov-zelandaj birdoj, konsultu la Komunlingva Nomaro de Nov-Zelandaj Birdoj de Brian Fox (pdf-formato).