A

About this Dictionary (the fourth edition) 
Glossary of neologisms 
Key to Abbreviations and Symbols 

English: a - b - c - d - e - f - g - h - i - j - k - l - m - n - o - p - q - r - s - t - u - v - w - y - z -

Latin: a - b - c - d - e - f - g - h - i - j - k - l - m - n - o - p - r - s - t - v - w - x - z -

Esperanto: a - b - c - ĉ - d - e - f - g - ĝ - h - i - j - ĵ - k - l - m - n - o - p - r - s - ŝ - t - u - v - z -

A into G 
get your A into G!  [ZPE: Transsalte senhalte!] [abr: arse into gear]
  1. - komencu
  2. - plirapidu
  3. - ordigu - vian sintenon al laboro
ABC  - ABK - Aŭstralia Brodkasta+ Korporacio - komisiono de la Aŭstralia Federacio-> NZBC [Australian Broadcasting Corporation]
abo  sla  - Aborigeno - mallaŭda, evitinda [abr: Aborigine]
aborigine 
praloĝanto; indiĝeno  - persono de indiĝena popolo, kiu loĝis en iu lando de antikva tempo
Aborigine  - Aborigeno - ano de la indiĝena gento de Aŭstralio, kiu jam loĝas tie tra eble 50 000 jaroj
aboriginal  - pratempa - indiĝena - pri homo, kies prauloj estas en tiu loko de antaŭ multa tempo
acid 
put the acid on  - prempersvadi - peti ion en maniero, ke estas malfacile rifuzi
ACT  - AĈT - memreganta ekde 1989. Pli frue: FĈT, Federacia Ĉefurba Teritorio, ĉefurbo Kanbero 35º15'S, 149º08'E [Australian Capital Territory] [Aŭstralia Ĉefurba Teritorio]
Adelaide  - Adelajdo - ĉefurbo de Sud-Aŭstralio; loko de la 82a Universala Kongreso de UEA, 34º56'S, 138º33'E [Queen Adelaide 1792-1849 edzino de William 4]
akeake  arb -> hop-bush
Alofi -> Niue
albatross  bir  - albatroso - Diomedea exulans - granda birdo, kiu vagas trans oceanojn; kovas idojn sur insuloj sude de Aŭstralio kaj Nov-Zelando
Alice; Alice Springs; The Alice  - Alica-Fonto - urbo en Nord-Aŭstralio, 23º45'S, 135º52'E
All Blacks  - Novzelanda rugbeteamo - nacia teamo de rugbea futbalo
alps  - alparo
Australian Alps  - Aŭstralia Alparo
Southern Alps  - Novzelanda Alparo-> mountain
amber fluid  hum  - biero [sukcena fluidaĵo]
ANA  - AKA [Australian Natives Association] [Aŭstralia Koloniana Asocio]
Antarctic Territory  - Antarkta Teritorio
Australian antarctic Territory  - Aŭstralia Antarkta Teritorio - la teritorioj kaj insuloj sude de 60ºS; kaj inter 45ºE kaj 136ºE; kaj inter 142ºE kaj 160ºE
New Zealand Antarctic Territory  - Novzelanda Antarkta Teritorio - la teritorio kaj insuloj sude de 60ºS; kaj inter 160ºE kaj 150ºW
anteater  ani -> echidna
antipodes  - antipodo
Antipodes  - Aŭstralazio - Aŭstralio kaj Nov-Zelando estas proksimume la antipodo de Britio
Anzac 
  1. - Anzako - Aŭstralia kaj NovZelanda Armea Korpuso
  2. - Anzakano - soldato de tiu korpuso
  3.  fig  - Aŭstralazia - epiteto por io komune Aŭstralia kaj Novzelanda
Anzac Day  - Anzaka Tago - 25 aprilo, datreveno de la tago, kiam la soldatoj de Anzako surteriĝis ĉe Geliboluo en Turkio en 1915; memortago pri tiuj, kiuj mortis en militoj
Anzac biscuit  - avenbiskvito - recepto havas avenon, buteron, farunon, kokosnukson, melason
Anzac dinner  hum  - AnzakTaga bierfesto
Aotearoa  Ma  - Maorilando - Maoria nomo por Nov-Zelando, uzata kiel poezia nomo [Ma: Longa-Hela-Nubo] -> Maori
ape  ani  - pongo* - iu homsimila simio el la Pongidae: ĉimpanzo, gibono, gorilo, orangutano [Af: mpongo]
Apia -> Samoa
apostle bird  bir  - apostolobirdo - Struthidea cinerea - griza birdo de orienta Aŭstralio, kiu serĉas nutraĵon sur tero en grupoj de ĉirkaŭ 12 birdoj, do "apostolo"
apple  arb  - angoforo* - Angophora
rough-bark apple  - malglatŝela angoforo - Angophora floribunda
smooth-bark apple  - glatŝela angoforo - Angophora costata-> red gum
Apple Isle  - Tasmanio - ŝercnomo por Tasmanio; tiu provinco kultivas fruktĝardenojn, kaj la insulo havas pomformon sur mapo
apples  fig  - bona
she's apples  - ĝi estas sufiĉe bona - ĉio en ordo [r-s: apples and spice = nice] -> she
arse  tab  str  - pugo
arse about face  - erarorde
arsehole  - kanajlo
fall arse over kite  - fali renversiĝe
from arsehole to breakfast  - ĉie kaj ĉiam
not know his arse from his elbow  - ne distingiva
on the bones of his arse  - preskaŭ sen mono
Arthur's Pass  - Montpasejo Arturo - en Novzelanda Alparo plej alta vilaĝo en Aŭstralazio je 924 metroj 42º56'S, 171º34'E [Arthur Dobson 1841-1934 termezuristo]
arvo  hip  - posttagmezo
this arvo  - ĉi posttagmeze-> -o [abr: afternoon]
assignee ®  his Au  his  - servanta kondamnito - konviktito sendita por labori por civilulo
Auckland  - Aŭklando - plej granda urbo en Nov-Zelando, 36º51'S, 174º46'E-> Tamaki-Makau-Rau
auntie  - onklinjo
Auntie  - Onklinjo - ŝerca nomo por ABC, kiu disaŭdigas pli seriozajn programojn-> ABC
Aussie  hip 
  1. - Aŭsano*
  2. - Aŭstralio
-> -ie
Aussie Rules -> Australian Rules [abr: Australian]
Australia 
  1. - Aŭstralio - La kontinento sudoriente de Azio
  2. - Aŭstralio - La lando konsistas el ses provincoj nomataj ŝtatoj, inkluzive de Tasmanio, kaj diversaj teritorioj
Australian Alps -> alps
Australian Rules  - Aŭstralia Futbalo - futbalo laŭ Aŭstralia Regularo, teamoj de po 18 ludantoj konkursas sur granda kampo per ovala pilko, kiun oni piedbatas longajn distancojn kaj kaptas per altaj saltoj, similas al Gaela (Irlanda) futbalo, el kiu ĝi originis-> football
Australian salute  - Aŭstralia saluto - ŝerca priskribo de forpelo de muŝoj, per la mano, for de la vizaĝo
Avarua -> Cook Islands
avocado  fru  - avokado - Persea americana - frukto kutime manĝata kiel legomo
award  - aljuĝo
award rate  - aljuĝita salajro - decido pri salajro per arbitracio
Ayers Rock -> Uluru [Henry Ayers 1821-1897 premiero de Sud-Aŭstralio]