B

About this Dictionary (the fourth edition) 
Glossary of neologisms 
Key to Abbreviations and Symbols 
NZEA homepage 

English: a - b - c - d - e - f - g - h - i - j - k - l - m - n - o - p - q - r - s - t - u - v - w - y - z -

Latin: a - b - c - d - e - f - g - h - i - j - k - l - m - n - o - p - r - s - t - v - w - x - z -

Esperanto: a - b - c - ĉ - d - e - f - g - ĝ - h - i - j - ĵ - k - l - m - n - o - p - r - s - ŝ - t - u - v - z -

bach; crib 
  1. - memmastrumi - solmastrumi aŭ mastrumi por si mem
  2.  NZ  - kromdomo - dometo aŭ kabano kutime ĉe marbordo aŭ boŝo, kien oni foriras dum ferioj
bachelor buttons; billy buttons  pla  - plantoj kun butonformaj floroj
  1.  Au  - kraspedio* - Craspedia uniflora
  2.  NZ  - kotolo* - Cotula coronopifolia
bachelor's quarters  - fraŭl-barakaro - loĝejo por la fraŭlaj laboristoj, precipe ĉe konstruejo for de urboj
back  - fora
back country; back blocks  - fora kamparo - bienoj for de la urboj
back of Bourke; back of beyond  - en fora regiono - figure preter Bourke, urbo en NSK, 700 km nord-okcidente de Sidnejo, 30º07'S, 145º57'E
backyard  cE  - malantaŭa korto - areo malantaŭ la domo kun gazono kaj ĝardeno, ofte kun ŝedo-> nimby
bail  leĝ  - kaŭcio
bail someone up  - prokrastigi iun
cricket bail  - kriketa bejlo+ - ligna cilindreto; paro sur tri fostetoj en la ludo, kriketo
milking bail  - melkbudo - simpla budo kun ŝnuro aŭ elementa tenilo por ligi bovinon dum melkado-> bale
Balanda  - Eŭropido - Aborigena nomo por Eŭropidaj Aŭstralianoj en Nord-Aŭstralio [mis: Hollander] -> Pakeha
bald coot  bir -> swamphen
bale 
  1. - garbo
  2. - sakego
bale of hay  - fojngarbo - pako da falĉita fojno
wool bale  - lansako - en kiu oni pakas tonditan lanon
balmain bug  ani -> bug
Band-aid ® - bandaĝeto - mallonga adhera pansbendo [abr: band-age first-aid]
bandaid solution  fig  - minimuma helpo - politiko, kiu nur provizore plibonigas la situacion
bandicoot  ani  - paramelo* - bandikuto* - Paramelidae - ĉionmanĝanta ratsimila marsupiulo el tiu familio
bangers  - kolbasoj
bangers and mash  - kolbasoj kaj terpomkaĉo
two bangers short of a barbie  fig  - stulta [ZPE: Mankas klapo en la kapo!]
bangtail muster  - nombrada bovkunpelo - kolektado de bovukoj por kalkuli
banjo  sla  - pato - fritilo kun longa tenilo
Banjo Paterson  - verkisto de Valso Kun Matilda [Andrew Barton Paterson 1864-1941 poeto] -> Waltzing Matilda
banker 
  1. - bankisto
  2. - inundorivero - rivero, kiu pleniĝas ĝis la bordo
banksia  arb  - banksio* - Banksia - arbo aŭ arbusto kun bela cilindra floro
acorn banksia  - glana banksio - Banksia prionotes
coast banksia  - marborda banksio - Banksia integrifolia
firewood banksia  - ŝtipa banksio - Banksia menziesii
heath banksia  - erika banksio - Banksia ericifolia
saw banksia  - segildenta banksio - Banksia serrata [Joseph Banks 1744-1820 botanikisto]
baobab  arb  - baobabo - Adansonia gregorii - falfolia arbo kun botelforma trunko, kreskas en Nord-Aŭstralio-> bottle tree
barak  - kriturmenti-> barrack
barbecue; barbie 
  1. - barbekuo* - eksterdoma rostilo por kuiri ofte por festi
  2. - rostfesto
  3. - barbekuaĵo - tia manĝaĵo
barbie -> barbecue-> -ie
barcoo rot  - ulceroj - streptokoka haŭtinfekto
barking owl  bir -> owl
barney  sla  - disputo - kverelo
barrack 
barrack for  - krisubteni - krie subteni sian sportteamon-> barak
barracks  mil  - kazerno
bachelor's barracks  - fraŭl-barakaro-> bachelor's quarters
barracouta  fiŝ 
  1. -> barracuda
  2. -> snook
barracuda  fiŝ  - barakudo* - Sphyraena novaehollandiae - svelta marfiŝo, troviĝas en pli varmaj maroj
barramundi  fiŝ  - skleropago* - baramando* - Scleropages jardini - manĝebla dolĉakva fiŝo [Ab: baramandi]
bash 
have a bash at  - provi - fari ion
Bass Strait  - Markolo Bass - markolo inter Insulo Tasmanio kaj la Aŭstralia ĉeflando, 40ºS, 146ºE [George Bass 1771-1803 kirurgo]
bastard  tab 
  1.  str  - bastardo
  2.  sla  - kanajlo
  3.  hum  - ulo - amiko
  4.  fig  - malfacilaĵo - ekz: monto [Hillary: We knocked the bastard off]
bat 
  1. - pekapeka  NZ   ani  - Novzelanda vesperto - Mystacina tuberculata - sola indiĝena Novzelanda mamulo, povas faldi la flugilojn kaj kuri -> flying fox
  2.  spo  - bati
  3.  spo  - batilo
batsman  - batanto [cricket]
batter  - batanto [baseball]
batter up  - batanto pretiĝu
bathers  Au  - naĝvesto - bankostumo por naĝado-> togs
bathurst burr -> burr
battler 
Aussie battler; Kiwi battler  - kuraĝulo - tiu, kiu batalas kontraŭ malfacilaĵoj
bay  - plaĝo - marborda vilaĝo kaj strando de mallonga arka plaĝo  [ekz: Rushcutters Bay, Mission Bay]
Bay  his  - Golfo - ankoraŭ en loknomoj, kiujn Kapitano Cook donis en 18-a jarcento [ekz: Botany Bay, Bay of Islands] -> Captain Cook
beach 
  1.  fig  - strando
  2. - marbordo
beach buggy  - strandĵipo - ĵipo por uzo sur sablo
Ninety Mile Beach  NZ  - Naŭdek Kilometra Strando - fakte 90 km 34º45'S, 173ºE
on the beach  - senlabora - maristo-> foreshore
beard grass  pla  - krisopogono* - Chrysopogon - greso en tiu genro kreskas en Nord-Aŭstralio
beaut  hip  - bonega
you beaut  - bonege farita [abr: beautiful]
beech  arb  - fago - Nothofagus - daŭrfolia arbo de Nov-Zelando
black beech  - nigra fago - Nothofagus solandri
hard beech  - dura fago - Nothofagus truncata
red beech  - ruĝa fago - Nothofagus fusca
silver beech  - arĝenta fago - Nothofagus menziesii
beef road  - bovovojo - vojo, laŭ kiu oni transportas brutojn per kamiontrajno
Beehive  NZ  - Registara Abelujo - konstruaĵo, kiu aspektas simile al eksmoda korba abelujo, kie situas la oficejoj de la ministroj
bell topper  - cilindra ĉapelo - alta ĉapelo [str: sonorila supraĵo]
bellbird  bir  NZ  - sonorila antorno* - Anthornis melanura - Novzelanda olivverda turdeca arbara birdo, kiu manĝas berojn kaj suĉas nektaron
bell miner  Au  - sonorila manorino* - Manorina melanophrys - verda turdeca birdo kun oranĝkolora beko
crested bellbird  Au  - sonorila oreojko* - Oreoica gutturalis - bruna turdeca birdo kun nigra tufo de kapplumoj
bells  cE  - ŝiptempo - po duonhoro por ĉiu sonorigo dum 4-hora deĵoro
eight bells  - 12-a, 4-a, aŭ 8-a horo, atm kaj ptm - deĵora komenco kaj fino
five bells  - 2-a horo kaj 30 minutoj, 6-a kaj 30, aŭ 10-a kaj 30 - du kaj duona horoj post komenco de deĵoro
Bereewolgal  Ab  - Blankulo, Eŭropido-> Pakeha [Ab = ili venis el malproksime]
bickie  hip  - biskvito
big bikkies  sla  - multa mono [abr: biscuit]
bike  cE 
motor bike  - motorciklo
push bike  - biciklo
bikie  - motorciklisto - ofte uziĝas pri tiu en bando
bikie gang  - motorcikla bando
billabong  - bilabongo* - riverparto postlasita, kiam rivero tratranĉas kurbon kaj sekvas novan vojon, enhavanta akvon nur post inundo aŭ en pluvega sezono
billy  - bilipoto* - stanizita aŭ emajla cilindra ladsitelo kun kovrilo, uzata por boligi akvon, aŭ porti lakton [Sc: billypot = poto]
billycart; trolley  Au  - knaba ĉareto - malgranda kvarrada ĉareto, stirata per ŝnuroj, en kiu geknaboj ludas aŭ konkuras-> soapbox cart
bindi-eye  pla  - kalotiso* - Calotis hispidula - planto kun hokitaj fruktoj, kiuj adheras al la lano de ŝafoj
bingo!  cE  - solvita! - jen, la afero estas finita [nomo de lotludo, en kiu oni krias bingo por pretendi gajnon]
birder 
mutton birder  - pufinĉasisto - ĉasisto de la pufinoj, kiuj nestas en la sudo kaj sur insuloj-> muttonbird
biting  fig 
he's biting  - li kredas la blagon
he's not biting  - li ignoras la blagon
bitser 
  1. - pecetulo - hundo kun prapatroj el diversaj rasoj
  2. - pecetilo - ilo farita el pecoj de aliaj maŝinoj
black boy 
  1.  pla  - gresarbo - evitinda-> grass tree
  2. -> Aborigine - mallaŭda, evitinda
black duck  bir -> duck
black stump 
beyond the black stump  - en la sovaĝejo - ekster la limoj de komforta vivo
black swan  bir -> swan
black wattle  arb  - segildenta kalikomo* - Callicoma serratifolia
Black  - Aborigeno-> Aborigine
blackberry  pla  - frukta rubuso - Rubus fruticosus - arbusto kun nigraj manĝeblaj beroj
blackbird  fig 
  1. - forkapti - kapti kaj sklavigi Kanakojn el Pacifikaj insuloj por laborigi ilin -> Kanak
  2. - Melaneziano tiel sklavigita
blackbirder 
  1. - forkaptisto - persono kiu forkaptas Kanakojn
  2. - forkapta ŝipo - ŝipo uzata por serĉi Kanakojn
blackbirding  - forkaptado - la praktiko kaptadi Kanakojn
blackfellow  - nigrulo - Aborigeno
blackwood  arb  - nigra akacio - Acacia melanoxylon - oni ŝatas la lignon por tornado kaj polurado
blades  - lantondilo - manfunkciata-> shear
Bledisloe Cup  - Pokalo Bledisloe - trofeo de rugbeo inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando [Charles Bledisloe 1867-1958 guberniestro de NZ]
block 
  1. - bloko
  2.  sla  - kapo
block of stone  - rokbloko
concrete block  - betona brikego
block of flats  - apartamentaro
block of houses  - domaro
block of land  - parcelo - terpeco por bieno, aŭ kie oni faras domon, konstruaĵon, ktp-> section
city block  - urba bloko - konstruaĵoj ene de kvar stratoj
political block  - politika bloko
bloke  - ulo - viro
blood worth bottling -> bottling
bloody  tab  - multsignifa sakrovorto pli forta ol "diable"
  1. - aĉa - damna - malbenita - adjektivo modifi substantivon [ekz:bloody fool]
  2. - aĉe - tre - ege - adverbo modifi adjektivon [ekz:bloody cold]
bloody well  - aĉe - malestime - adverbo modifi verbon [ekz: bloody well watch out]
blowfly  ins  - viandmuŝo - iu muŝo en la familio Calliphoridae
- brua kalifora+ muŝo - granda zuma muŝo en genro Calliphora
bludge  - almozpeti
bludger  - almozpetulo
dole bludger  - senlabora almozpetulo - persono, kiu akceptas ŝtatpagon pro senlaboreco sen klopodi por trovi laboron
blue  sla  - kverelo-> bluey
blue bottle  ani  - blua fizalio - Physalia physalis - venena blua meduzo, kiu pikas iun en la maro
blue bottle fly  ins  - pika kalifora+ muŝo - Calliphora vomitoria - bluverda muŝo, kies piko produktas fortan brulsensacion
blue gum -> eucalypt
blue metal  - blua gruzo - rompita magma roko uzata por vojkonstruado kaj fervoja trako-> metal
bluestone 
  1.  geo  - blua bazalto - blueca ŝtono uzata por konstruado
  2.  kem  - kupra sulfato - CuSO4, blua kristalo, kiun brutistoj kaj hortistoj uzas por fungicido
blue tongue lizard  - blulanga lacerto - Tiliqua scincoides - sendanĝera, sed montras la langon por timigi
make a blue  - fari eraron
true blue  - vere lojala
Blue; Bluey  - Rufharulo - viro kun rufa hararo gajnas tiun ŝercnomon-> -y
bluebell  AZ  - kampanulo - Wahlenbergia - blua aŭ purpura floro-> harebell-> wahlenbergia
blue gum  arb  - blueŭkalipto - arbo kun bluaspekta ŝelo-> eucalypt
Blue Mountains 
The Blue Mountains  - Blua Montaro [sen "La"] - montplataĵo plena de kanjonoj 100 km okcidente de Sidnejo
bluey 
  1. - vagpako -> swag
  2.  sla  - kverelo - disputo; pugnobatado
boab -> baobab
boat  cE  - boato
big boat  - ŝipo -  [ne: boato]
boatie  hip  - boatisto - persono, kiu krozas por plezuro aŭ konkurso
boat race  - boatkonkurso
boat race; regatta  - regato - de multaj boatoj
boat race; rowing race  - remkonkurso - ofte laŭ rivero
boat shed  - boatremizo
boatrace; yacht race  - jaktkonkurso - kutime trans maroj
tugboat  - puŝŝipo
bobby calf  - virbovido - kiu fariĝos bovidaĵo
bodgie  his  - stratdando-> widgie
bogger 
  1. - ŝovelmaŝino
  2. - ŝovelisto - ministo, kiu ŝovelas per ŝovelmaŝino en karbminejo
bogong  Ab  - bogongo* - Agrotis infusa - grandega manĝebla moteo
boil down  - resumi - resumi raporton
Bondi  - Bondajo* - Sidneja plaĝo
bone  - osto
point the bone at  - direkti oston al - sorĉmortigi Aborigenmaniere-> point
bonito  fiŝ  - sardo+ - Sarda australis - mara fiŝo en kaj ĉirkaŭ Tasmana Maro
bonzer  - bonega
boobialla  arb  - bubialo* - Myoporum insulare - arbusto kun densa foliaro, ofte uzata por heĝo
boobook  bir -> owl
bookie  hip  - vetperisto - kiu akceptas vetojn por ĉeval- kaj leporhund-kurado-> -ie [abr: bookmaker]
boomer  ani  - kanguruego-> kangaroo
boomerang  Ab 
  1. - bumerango - ĵetilo uzata far Aborigenoj, kiu povas reveni al la ĵetinto, se ĝi ne trafas la celon
  2.  fig  - io, kio revenas neatendate
it's a boomerang  - ĝi estas prunto ne donaco
boot 
give the boot  - maldungi
put the boot in  - piedbati - persekuti - dolorigi iun, kiu estas en malavantaĝa situacio
boozer 
  1. - drinkejo
  2. - drinkemulo
bora  Ab  - inico
bora ground  - ceremonia tereno - terpeco, kie Aborigenoj faras sanktajn inicojn
borax 
poke borax  - ŝercmoki [Ab: borak]
bore 
artesian bore  - arteza puto
borer  ins 
furniture borer  - mebla anobio - Anobium punctatum - koleoptera insekto, kiu boras truojn en lignaj mebloj
boronia  arb  - boronio* - Boronia - arbusto kun parfumaj floroj
alpine boronia  - blanka boronia - Boronia algida
blue boronia  - blua boronio - Boronia coerulescens
brown boronia  - bruna boronia - Boronia megastigma
dwarf boronia  - nana boronio - Boronia polygalifolia
forest boronia  - arba boronio - Boronia muelleri
rock rose boronia  - segildenta boronio - Boronia serrulata
showy boronia  - ledfolia boronio - Boronia ledifolia
small-leaf boronia  - etfolia boronio - Boronia microphylla
soft boronia  - mola boronio - Boronia mollis
swamp boronia  - etflora boronio - Boronia parviflora
tall boronia  - alta boronio - Boronia elatior
 [Francesco Borone 1769-1794 botanikisto]
boss  - mastro - ĉefo - estro - vokto
boss cocky  - farmestro - bienestro-> cocky
bot  Au 
  1. - almozi - pruntepreni monon aŭ objekton sen intenco redoni
  2. - pruntaĉulo
Botany Bay  - Botanika Golfo - haveno apud Sidnejo, tiel nomita far Kapitano Cook pro la variega flaŭro, 34º00'S 151º10'E
bottle 
bottleo  - botelaĉetisto - persono, kiu kolektas uzitajn botelojn-> -o
bottle shop  - butiko por alkoholaĵoj - la leĝoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando determinas kie oni rajtas vendi kaj aĉeti alkoholaĵojn
bottle tree  arb 
  1. -> baobab
  2. -> lacebark
bottlebrush  arb  - kalistemo+ - Callistemon - arbusto kun belaj skovelformaj floroj
drooping bottlebrush  - vimena kalistemono - Callistemon viminalis
willow bottlebrush  - salika kalistemono - Callistemon salignus
bottling 
his blood is worth bottling  - li estas precipe meritoplena - laŭdinda ulo [str: lia sango valoras la penon de enboteligo]
Bougainville  - Bugenvilo - Pacifika insulo, parto de Papua-Nuginio apud Salomon-Insularo, ĉefurbo Arawa 06º12'S, 155º32'E [Louis de Bougainville 1729-1811 esploristo]
boundary rider  - limrajdisto - kontrolanto de bariloj de bieno
bounty  - premio - pago pro mortigo de nocaj bestoj, sovaĝaj hundoj, kunikloj
bounty hunter  - premiĉasisto
bower bird  bir  - laŭbobirdo
satin bower bird 
  1. - satena laŭbobirdo - Ptilinorhynchus violaceus - la blua virbirdo ornamas sian laŭbon per bluaj objektoj
  2. - kolektemulo  sla 
bowl  spo  - svingsendi - ĵeti kriketpilkon per rekta brako kun svingo super la ŝultro
bowls -> lawn bowls
bowser  - benzinpumpilo - la pumpilo ĉe benzinvendejo aŭ la benzinvendejo mem [S F Bowser kaj K-io fabrikinto Indianio]
bowyang  - kruroŝnuro - pantalona ĝartero por teni la krurumon alta dum laboro
box  arb  - eŭkalipto-> eucalypt
Boxing Day  - postkristnaska tago - 26 decembro-> Christmas Eve
bracken  pla  - pterido - Pteridium esculentum - firma filiko, kiu kreskas en pluvaj regionoj
breadfruit  arb  - panfrukto - Artocarpus altilis - frukto de la panarbo
breakaway 
  1. - plataĵeĝo - la eĝo de plataĵo kaj ravineto pro erozio
  2. - foreskapo - bruto, kiu forkuras de la grego dum pelado
bream  fiŝ  - akantopagro* - Acanthopagrus - marfiŝo ŝatata por sporto kaj manĝaĵo
black bream  - nigra akantopagro - Acanthopagrus butcheri
brown bream  - bruna akantopagro - Acanthopagrus berda
yellowfin bream  - arĝenta akantopagro - Acantopagrus australis
brick 
  1.  fig  - bravulo - afablulo, helpemulo
  2.  his  - dek pundoj - ŝercnomo por la antaŭa dekpunda bileto, egala al nuna $20
brick veneer  - brika plako - sur ligna aŭ metala framo de domo
brigalow  arb 
  1. - brigala* akacio - Acacia harpophylla - alta akacia arbo, kreskas en nord-orienta Aŭstralio
  2. - brigalejo* - regiono, kie brigalo estas la ĉefa vegetaĵo
Brisbane  - Brisbano - ĉefurbo de Kvinslando 27º28'S, 153º04'E [Thomas Brisbane 1773-1860 guberniestro de Nov-Sud-Kimrio]
bro  cE  - frato - uzata inter Maoriaj junuloj
The Bros  - Maoria junularo
Bro Repairs  - Hospitalo Middlemore - malsanulejo en Polinezia kvartalo de Aŭklando
 [abr: brother]
brolga; native companion  bir  - brolga+ gruo - Grus rubicundus - granda arĝentgriza gruo de orienta kaj norda Aŭstralio, kiu rolas en kompleksa aminduma danco
bronzewing pigeon  bir -> pigeon
Brown Table  hum  - Bruna Tablo - ŝercnomo por la Maoria oligarkio, kun kiu la registaro traktas [vortludo: Round Table]-> Round Table
brown creeper  bir  - brunĉapa mohuo* - Mohoua novae­seelandiae
browntop  pla  - glata agrosto - Agrostis tenuis - gazona greso, kreskas ĉie en Nov-Zelando, kiu eksportas la semojn
brumby  - sovaĝa ĉevalo [Ab: burambi]
brush 
brushtail possum -> possum
brush turkey -> turkey
buck's night  cE -> stag party
buckley's chance  - nenia ŝanco [firmao: Buckley and Nunn]
budgerigar; budgie  bir  hip  - melopsitako+ - buĝerigo* - Melopsittacus undulatus - malgranda papageto-> parakeet
bug  ani  - skilaro* - manĝebla krustulo el la familio Scyllaridae
balmain bug  - suda skilaro - Ibacus peronii - manĝebla krustulo el la familio Scyllaridae  [unue trovita en haveno ĉe Sidneja antaŭurbo Balmain]
moreton bay bug  - norda skilaro* - Thenus orientalis - manĝebla krustulo el la familio Scyllaridae [unue trovita en la golfo apud Brisbano]
rutherglen bug  ins  - nisio* - Nysius vinitor - insekto, kiu portas plantviruson kaj difektas plantojn per suĉado
bugger  tab 
  1.  str  - bugrulo
  2.  sla  - kanajlo
  3.  hum  - ulo
bugger!  - damnu ĝin! - esprimo de frustracio pro subita fuŝo
bugger all  - preskaŭ nenio
bugger around  - agi maldiligente
bugger around with something  - fuŝi tuŝi ion
buggered  - lacega - rompita
buggerlugs  - eta sentaŭgulo - ŝajnigi koleron kaj nomi iun kanajlo, precipe amatan infanon
bugger off!  - foriru!
bugger off  - subite foriri
bugger of a job  - malfacila tasko
don't play silly buggers  - ĉesu petoli
buggery  tab  - ekstremo
burnt to buggery  - bruligita ĝis neuzinda
go to buggery  - iru al la diablo
hurts like buggery  - ege doloras
buggy 
  1. - kabrioleto - unuĉevala, durada
  2. - kaleŝo - unuĉevala, kvarrada
beach buggy  - strandĵipo - ĵipo por uzo sur sablo
golf buggy  - golfa ĵipo - elektra ĵipo por uzo en golfludejo
bull ant  ins  - soldatformiko - Myrmecia brevinoda - 20 mm formiko, kiu pikas kaj tenas kiel buldogo
bull 
bulldust; bullshit  tab  - blago - troigi - mensogi
bullock  ani 
  1. - bovuko+ -> steer -  [-uko: PAG p483 n372, EBV n65/16]
  2. - tirbovuko+
bullock dray  - bovukĉaro - kvarrada ĉaro tirata per bovuko
bullock team  - tirbovukaro - jungitaro de bovukoj, kiu tiras ĉaregon aŭ arbtrunkojn
bullocky  - bovukara pelisto
bullroarer  - svingomuĝilo - Aborigena sonilo el lignopeco kaj ŝnuro, kiun oni svingas ĉirkaŭ la kapo dum ritoj
bulrush  pla -> cattail-> clubrush-> cumbungi-> papyrus-> raupo-> reedmace [varia vorto]
bungalow  - bangalo - memstara unuetaĝa domo, ofte kun verando
bungy jump  spo 
  1. - bunĝiplonĝi* - salti el alta loko por plonĝi kun fortika elasta ŝnuro, kiu tenas ĉe la maleoloj
  2. - tia plonĝo
bunyip  - bunjipo* - Aborigena mita marĉmonstro
bunyip aristocracy  - riĉularo - kiu imitas aristokrataron
burr  pla  - ksantio - Xanthium
bathurst burr  - flavflora ksantio - Xantium spinosum - Sud-Amerika pestplanto kun kroĉemaj semsakoj [unue apud Bathurst en Nov-Sud-Kimrio]
noogoora burr  - purpurtiga ksantio - Xantium occidentale - Nord-Amerika venena pestplanto kun kroĉemaj semsakoj [unue apud Noogoora en Kvinslando]
burrow  - ternesto
bush  [SA: bosch, bos]
  1. - boŝo* - eksterurba nekultivata regiono; sovaĝejo, forejo, veprejo, arbarejo; unu el kvin regionoj: urbo, kamparo, boŝo, dezerto, monto
  2.  Au  - forejo
  3.  NZ  - arbarejo
  4.  SA  - veprejo
bushcraft  - boŝmetio - scio pri travivo en boŝo
bushed  - lacigita - ne povi orienti sin, konfuzita; vojerari aŭ en boŝo aŭ dum kalkuloj
bushfire  - arbara brulego
bush lawyer 
  1.  pla  - kroĉrubuso - Rubus cissoides - Rubus hillii - liano kun tenantaj kroĉiloj
  2.  fig  - amatora juristo
bushline  - arblimo - altitudo super kiu arboj ne kreskas
bushman 
  1.  AZ  - boŝmetiisto
  2.  NZ  - arbfaligisto - forstisto
bush pigeon  NZ -> pigeon
bush ranger  - bandito
bush reserve  - rezervejo
bush telegraph  - neformala informado - ĉensciigo de persono al persono
bushwalk  - boŝpromeni* - piediri kun dorspako longan distancon tra boŝo por plezuro kaj ekzerco-> tramp
bustard; plain turkey  bir  - Aŭstralia otido - Ardeotis australis
butcherbird  bir  - kraktiko* - Cracticus
black butcherbird  - nigra kraktiko - Cracticus quoyi
grey butcherbird  - griza kraktiko - Cracticus torquatus
buttongrass  pla  - skoeno* - Gymnoschoenus sphaerocephalus - ciperaco kun semsako, kiu similas al butono
BYO  - KPA - epiteto por restoracio ktp, kie oni rajtas trinki la propran dum manĝo [bring your own] [kunportu propran alkoholaĵon]