Eventoj






La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio organizas kaj subtenas eventojn por ebligi ke homoj kunvenu por uzi kaj lerni la lingvon Esperanton.  

En Nov-Zelando

Lokaj Kluboj

Troviĝas grupoj en Wellington, Auckland, Masterton, Christchurch kaj Tauranga kiuj kunvenas regule. Ĉiuj lernantoj estas bonvenaj! Plua informo pri la kunvenoj kaj kontaktoj estas sub Nov-Zelandaj Esperanto-Kluboj.

Kongresoj kaj Jarkunsidoj

Kongreso de Esperanto ĝenerale okazas en Nov-Zelando sed foje en Aŭstralio. Tio estas bona okazo por kunveni kun aliaj el diversaj partoj de la lando kaj ankaŭ el eksterlande.  

Internacie

Kompreneble okazas multaj Esperanto-eventoj tra la mondo.
Por regule aktualigata listo de eventoj tra la mondo kontrolu ĉe Eventoj.