Eventoj‎ > ‎

2012 Kongreso en Rotorua






 
La 2012  kongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) okazis en Rotorua je la fino de januaro 2012.

La kongreso estis sukcesa kun la partopreno de proksimume 25 samideanoj el Nov-Zelando, Aŭstralio, Japanio, Ĉilio, kaj Francio.

NZEA 1012 Kongreso





NZEA kutime kongresas en granda urbo kiel Auckland, Wellington, aŭ Christchurch.  La 2013 kongreso okazos en Auckland je la 10a - 16a januaro.


Pri Rotorua

Rotorua estas preferata ferialoko por multaj Nov-Zelandanoj kaj eksterlandanoj pro la maoria kulturo, bela pejzaĝo, naĝejoj de varma akvo, kaj vizitindaj lokoj por turistoj kaj sportuloj.  Rotorua situas sudoriente de Auckland je proksimume tri horoj en aŭtomobilo.  Ekde Wellington estas kvin horoj norden en aŭtomobilo.  Por eksterlandanoj, estas pli facile flugi al Auckland kaj iri en aŭtomobilo aŭ aŭtobuso al Rotorua.  Tamen, estas ankaŭ rektaj flugoj el Sydney per Air New Zealand, kaj ankaŭ el diversaj novzelandaj urboj.

Rotorua estas ĉarma malgranda urbo konstruita apud granda lago.  Ĉirkaŭe estas multaj arbaroj kie eblas trankvile promeni aŭ bicikli.  Pli da informoj pri Rotorua troviĝas en Esperanto sur Vikipedio.  La oficiala turisma retpaĝo por Rotorua (www.rotoruanz.com) havas informojn en diversaj lingvoj.  Rotorua altiras multajn vizitantojn el diversaj landoj kaj, pro tio, oni aŭdas surstrate multajn lingvojn.  Tamen, Rotorua estas grava centro por la maoria lingvo pro la fakto ke multaj maorioj loĝas tie.  Turistoj povas viziti antikvan maorian vilaĝon kaj art/kulturcentron, kaj ĝui tipan maorian manĝon kun dancado.  Ĉu vi neniam vidis la ‘haka’-militdancon?  Vi vidos ĝin en Rotorua!  







Pri La NZEA Kongreso

Kiel kutime, la kongreso de NZEA estos interesa afero kun riĉa programo. Ni baldaŭ povos konfirmi ĉeeston de bone konata Esperantisto el eksterlando kiun NZEA invitos al la kongreso por prelegi, instrui, kaj gvidi sesiojn – por doni internacian etoson kaj por paroligi nin ne en angla sed en Esperanto.  Ni ankaŭ ekskursos – eble al geoterma loko kun gejseroj, bolanta koto, kaj enterigita maoria vilaĝo, aŭ al agrikultura centro kie vi lernos multon pri ŝafoj kaj ŝafhundoj.


La kongreso okazos en nova kongresejo en la urbcentro.  Kongresanoj devos mendi propran loĝejon.  Tamen, Rotorua havas amason da loĝeblecoj ekde gastejoj por junuloj/studentoj ĝis luksaj kvin-stelaj hoteloj.  Prezoj estas ne tre altaj.   Hoteloj kaj restoracioj troviĝas sur la ĉefa strato laŭ kiu estas tre plaĉe promeni  en vespera varmeto.