Eventoj‎ > ‎

2014 Kongreso en Aŭklando



La venonta Nov-Zelanda Esperanto-Asocio Kongreso kaj somera kurso estos ĉe la St Francis Retreat, Hillsborough, Aŭklando de la 15a ĝis la 21a januaro 2014.  

St Francis Retreat Centre

Se vi ne loĝas en Aŭklando vi povas elekti resti sur loko en la kongresejo (la nutraĵo estas bongusta!) aŭ fari vian propran aranĝojn. Vi povas resti dum la tuta okazaĵo, aŭ nur dum kelkaj tagoj. 

Pri la Kongreso

  • Instruado por ĉiuj niveloj per sperta Esperantisto el Nepalo
  • Prelegoj, konferencoj, kaj konversaciojn en Esperanto
  • Ekskursoj
  • Amuzaĵo kaj muziko en Esperanto

Bona ŝanco por praktiki kaj uzi la internacian lingvon kaj ideala por ĉiuj aĝoj.

Pluraj ebloj por ĉeesto kaj proksimuma prezo :  tage de $ 25 NZD po tago al la tuta semajna kongreso + gastigado / manĝoj por $ 650 NZD.

Aliĝilo estos disponebla baldaŭ.

Pri la Loko

La St Francis Retreat Centre estas ripozejo kaj konferencejo en pitoreska loko 20 minutojn el la flughaveno kaj estas duonvoje inter Aŭklanda flughaveno kaj Aŭcklanda Urbo-Centro. La NZEA subtenis kvar kongresojn tie dum la pasintaj jaroj kaj ĝuis la pacon kaj trankvilecon de la parkaj ĝardenoj kaj la gastamon de la Franciscaj Monaĥoj.

La loĝado ĉe la centro estas simplaj ĉambroj (unu sola lito) kun komuna banĉambro. Pliaj detaloj pri la situo kaj tranoktejo troviĝas ĉe la  St Francis Retreat Centre retejo

Ankaŭ estas pluraj aliaj moteloj proksime, du el la plej proksimaj estas: