Eventoj‎ > ‎

Esperanto-kluboj en Nov-Zelando



Estas multaj kluboj kiuj renkontiĝas por babili esperante kaj por lerni kune. Ĉiuj estas bonvenaj! 

Kontaktu nin aŭ kontrolu nian paĝon ĉe www.meetup.com/Esperanto-NZ/events. Tie vi trovos detalojn pri niaj kunvenoj en Nov-Zelando, kaj ankaŭ pri kunvenoj de Esperantistoj en aliaj landoj. Aliĝo al la retpaĝo estas senpaga.





Aŭklando

La Aŭklanda Esperanto-Societo (AES) regule kunvenas en la unua kaj la tria merkredo de ĉiu monato. Aldone, laŭ la kalendaro, ankaŭ la kvinan merkredon.

Tauranga/Rotorua

Grupo de Esperantistoj kunvenas regule en ĉi tiu regiono.







Masterton

La klubo kunvenas je la 2-a ptm ĉiun merkredon inter februaro kaj decembro en la domo de klubano. 

Velingtono

La Rondo de Wellington kunvenas inter februaro kaj decembro, la duan merkredon de ĉiu monato en Upper Hutt.









Christchurch

La regula programo estas interrompita de la tertremoj, sed bonvole kontaktu nin pri la estontaj kunvenoj.