2016 Tri-landa kongreso de Esperanto en Bandung, Indonezio
Esperantistoj el Nov-Zelando, Aŭstralio, kaj Indonezio ĉeestis sukcesan kongreson en Bandung, Indonezio, en marto 2016.
2014 - Januaro 15a al 24a, St Francis Retreat, Auckland
Nia kongreso en 2014 okazis denove en Auckland ĉe la St Francis Retreat Centre en Hillsborough. Kiel ĉiam, la manĝaĵoj – la plej grava aspekto de la kongreso – estis ege bongustaj kaj ni ĉiuj iom dikiĝis!
La ĉi-jara ĉeestantaro estis malpli granda ol tiu de la pasinta jaro, sed venis gesamideanoj el diversaj partoj de Nov-Zelando: Auckland, Tauranga, Wellington, Christchurch, kaj Dunedin.
En la jarkunsido, Howard Gravatt ne kandidatiĝis por la estraro; ĉiuj aliaj estraranoj reelektiĝis. La kasisto raportis ke la financa stato de NZEA estas bona kaj la estraro ĉiam estas preta ricevi proponojn por elspezado por propagandado aŭ financa helpo por membroj kiuj, sen subteno, ne povus ĉeesti kongresojn.
La venontjara kongreso okazos ie en Aŭstralio, verŝajne en januaro. Ni kunkongresos kun niaj aŭstraliaj gekuzoj. En la posta jaro, 2016, ni kunkongresos kun niaj gekuzoj en Nov-Zelando.
Oni ne ĉiam laboras dum niaj kongresoj. Erin McGifford gvidis kelkajn ridigajn teatraĵetojn kaj David Ryan prezentis la tradician kvizon. Kiel kutime, kongresanojn ekskursis por ĝui la belan pejzaĝon de la regiono de Auckland.
Oni ne ĉiam laboras dum niaj kongresoj. Erin McGifford gvidis kelkajn ridigajn teatraĵetojn kaj David Ryan prezentis la tradician kvizon. Kiel kutime, kongresanojn ekskursis por ĝui la belan pejzaĝon de la regiono de Auckland.
Bharat Ghimire el Nepalo estis nia internacia instruisto kiu, krom instrui al ni pri la gramatiko de Esperanto, prelegis interese pri sia lando, kaj invitis nin ĉiujn viziti lin! Li eĉ instruis al ni iom pri la nepala lingvo (vidu foton). Tial, ni estos pretaj por vizito! Fakte, la Nepala Esperanto-Asocio bonvenigas eksterlandajn vizitantojn kaj povas proponi senpagan ĉiĉeronadon.
La 2013 kongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio okazis en Auckland en januaro. Partoprenis proksimume 25 kongresanoj, kun eksterlandaj vizitantoj el Japanio, Nov-Kaledonio, kaj Aŭstralio.
Grazina Opulskiene el Litovio prelegis kaj gvidis lingvajn sesiojn. La etoso estis tre pozitiva pro la fakto ke ĉeestis novaj, junaj Esperantistoj. Elektiĝis novaj memboj al la Estraro.