iOS



En iOS versio 8 (septembro 2014) Apple ebligis al programistoj krei proprajn klavararanĝojn. En januaro 2015 aperis du novaj klavararanĝoj por iOS. Ili estas uzeblaj en ajna iOS-aplikaĵo kaj la aŭtomata korektado de iOS estas aŭtomate elŝaltita ĉar mankas korektado de literumado por Esperanto.

Esperanta Klavaro
Viacheslav Shklyaev kreis klavararanĝon por Esperanto. Ĝi nomiĝas Esperanta Klavaro. Informo pri la klavararanĝo troviĝas ĉe: slava-sh.github.io/klavaro/ Ĝi bezonas iOS 8.1 aŭ pli novan version. Oni povas elŝuti ĝin el la deponejo de Apple ĉe https://itunes.apple.com/au/app/id951119795
aŭ ĉe https://itunes.apple.com/us/app/esperanta-klavaro/id957192189?mt=8&uo=4

Esperanto-Klavaro (ne plu uzinda)
La kompanio Ludisto ofertis la klavaron Esperanto-Klavaro. Komence ĝi kostis 5 USD, sed post iom da tempo la kompanio igis ĝin senpaga. Ĝi estis havebla ĉe: http://ludisto.com/app/esperanto-klavaro/ per ligo al la deponejo de Apple. Ĉi tiu aplikaĵo bezonas iOS version 8.0 aŭ pli novan.

En novembro 2015, Ludisto sciigis nin ke ili ne plu varbas por sia aplikaĵo kaj nuligis la ligilon al la deponejo de Apple, ĉar la aplikaĵo Esperanta Klavaro estas pli bona.

Ĝusta Klavaro (ne plu uzinda)
Ĝusta Klavaro estas pli frua provo fari klavararanĝon por Esperanto. Ĝi estas malpli konvena ĉar oni devas tajpi tekston, kopii ĝin kaj alglui ĝin al la cela dokumento. Oni povas elŝuti ĝin el la deponejo de Apple por instali ĝin en sia poŝtelefono aŭ tabulkomputilo.