En Unity (ekzemple ĉe Ubuntu 12.10), elektu menuerojn "System Settings" (Sistemaj agordoj), "Keyboard Layout" (Klavara aranĝo), elektu lingvon, kaj alklaku butonon "Options" (Agordoj). Iru al "Agordi la esperantajn klavojn" (sube en ĉi tiu paĝo).
En Cinnamon (Mint 17, Mint 18) elektu menuerojn "Preferences" > "Keyboard" > "Keyboard Layouts" . Elektu klavararanĝon > Options. Iru al sekcio "Agordi la esperantajn klavojn" (sube en ĉi tiu paĝo).
En Cinnamon (Mint 15) elektu menuerojn "System Tools" > "System Settings" > "Regional Settings" > "Layouts" . Elektu klavararanĝon > Options. Iru al sekcio "Agordi la esperantajn klavojn" (sube en ĉi tiu paĝo).
En Cinnamon (Mint 14) elektu menuerojn "System Tools" > "System Settings" > "Personal" > "Keyboard layout" > "Layouts". Iru al la sekcio "Agordi la esperantajn klavojn" (sube en ĉi tiu paĝo).
En Enlightenment (ekzemple Bodhi 2.2.0) oni bezonas la modulon Keyboard, do elektu la menuerojn Settings (Agordoj) > Modules (Moduloj) > Keyboard (Klavaro) > Load (Ŝargi). Tiam elektu menuerojn Settings (Agordoj) > Input (Enigo) > Keyboard > Klavaro). Rulumu malsupren al "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") kaj al "Adding Esperanto circumflexes..." ("Aldonado de Esperantaj supersignoj"). Por detaloj vidu la suban sekcion "Agordi la esperantajn klavojn".
Aktualaj Linuksaj sistemoj (2013) uzas la programon setxkbmap por agordi la klavararanĝon. La suba ekzempla komando (disponebla ek de 2010) informas tiun programon ke por la aranĝo us kaj ties variaĵo alt-intl (alternativa internacia), uzu la maldekstran win-klavon kiel trianivelan klavon kaj aktivigu la ĉapelitajn esperantajn signojn per la trianivela klavo kun la rilata litera klavo kaj qwerty-klavaro (ankaŭ eblas Dvorak-aranĝo).
Ĉi tiu metodo estas ĉefe utila ĉe malpezaj sistemoj, kiuj ne havas grafikan aplikaĵon por agordi la klavararanĝajn eblojn. En ĉiuj aktualaj Linuksaj sistemoj, ĉu ili havas grafikan aplikaĵon aŭ ne, vi povas enmeti ĉi tiun linion en vian dosieron ~/.bashrc (ĝi estas kaŝita en via hejma dosierujo):
setxkbmap -layout "us" -variant "alt-intl" -option "lv3:lwin_switch,esperanto:qwerty"
Referenco por pluaj detaloj: http://www.x.org/releases/X11R7.5/doc/input/XKB-Config.html.
Se vi uzas alian aranĝon krom us:alt-intl, adaptu la komandon por via aranĝo (kaj variaĵo). Se vi volas uzi diferencan klavon por la trianivela klavo, vi povas anstataŭe enmeti alian, ekzemple, la dekstran Alt-klavon (ralt_switch). En ĉi tiu kazo, la jena komando eble sufiĉos:
setxkbmap -option "lv3:ralt_switch,esperanto:qwerty"
Agordi la esperantajn klavojn
Elektu iun el la ebloj, ekzemple "To the corresponding key in a Qwerty keyboard" ("Al la ekvivalenta klavo en Qwerty-klavaro").
Alklaku la plus-signon apud "Key to choose 3rd level" ("Klavo por elekti 3-an nivelon") por vidigi la eblojn sub ĝi. Marku via(j)n preferata(j)n speciala(j)n klavo(j)n, ekzemple "Left Win" (Maldekstra Win) kaj "Right Alt" (Dekstra Alt). Alklaku la butonon "Apply" (Apliki). Fermu la fenestron.
Nun vi povas tajpi ĉapelitajn literojn, ekzemple per Dekstra-Alt kun Shift (Maj) kaj U por Ŭ.
Tajpi la ĉapelitajn literojn per mortaj klavoj
En KDE (ekzemple Suse 12.1...) elektu menuerojn "K", "Configure Desktop" (Agordi labortablon), "Input devices" (Enigiloj), "Keyboard" (Klavararanĝo) Elektu la langeton "Layouts" (Aranĝoj), Add (Aldoni) kaj elektu ekzemple Layout (aranĝon) English (Canada), Variant (variaĵon) Canadian Multilingual, alklaku al Apply (Apliki). Ŝ estas tajpebla per [ plus S.
En LXDE (ekzemple Mint LXDE...)
elektu je Computer (komputilo), Applications (aplikaĵoj), Preferences (preferoj), Lxkeymap. En la maldekstra listo elektu landon, ekzemple United States (Usono), kaj en la dekstra listo elektu varianton, ekzemple International with dead keys (Internacia kun mortaj klavoj). Klaku al Apply (Apliki) kaj fermu la fenestron.
Fedora versio 22, kaj iuj aliaj distribuoj (sed ne en Fedora 25), utiligas la agordan aplikaĵon IBus (Inteligenta eniga Buso) por plurlingva tajpado. Por Esperanto ĝi donas eblojn por la X-sistemo kaj por pluraj aliaj mortklavaj metodoj. Ĉe la X-sistemo, oni tajpas cx kaj la komputilo aŭtomate ŝanĝas la du literojn al ĉ, ktp. Por agordi ĝin klaku al la cirkla simbolo en la supra ilobreto dekstraflanke, klaku al la simbolo por "All Settings" (agordaro), "Keyboard" (klavaro), "Input Sources" (enigmetodoj) kaj premu je "+", klaku al la tri vertikalaj punktoj kaj tajpu "esp" en la kampo ĉe la malsupro de la dialogo. Elektu ekzemple "Esperanto (x-sistemo (m17n))", "Add" (aldoni), kaj fermu la dialogon. Iru al la supra ilobreto dekstre kaj alklaku la lingvoelektilon. Elektu la fasadon deziratan.
En Ubuntu (versioj 14.04, 15.04, 16.04) la agordado de klavararanĝoj estas per ibus. Por ŝanĝi la klavararanĝon elektu la menuerojn: System settings (Sistemaj agordoj) > Text entry (Enigi tekston) > + > English (UK, international with dead keys), aŭ alian elektu.
Noto pri la uzado de t.n. “internacia” klavararanĝo
Kiam oni uzas "internacian" klavaranĝon, la klavo kiu havas la du signojn apostrofo (') kaj citilo (") sur ĝi ĝenerale funkcias kiel morta klavo. Tio signifas ke por enmeti apostrofon, oni devas premi ĝin dufoje (kun "Shift" (Maj) por citilo), aŭ unufoje kaj poste tajpi spaceton.