(por Makintoŝo)
En la blogo de Tom Gewecke: Multilingual Mac li menciis ke li disponigis dosieron por tiu celo. Iru al lia Dropbox-paĝo kaj elŝutu la dosieron Esperanto.keylayout kaj konservu ĝin en vian dosierujon ~/Library/Keyboard Layouts . (Por iri al ~/Library per Finder, klaku al Go, tenu la Alt-klavon kaj klaku al Keyboard Layouts.)
Adiaŭu. Ensalutu denove.
Iru al: System Preferences > Keyboard > Input Sources > + > Others, kaj elektu je Esperanto. Tiam klaku al Add. Vi povas fermi la fenestron por sistemaj preferoj.
Klavararanĝa bildsimbolo aperas en la supra ilbreto. Alklaku al ĝi kaj elektu la eron Esperanto. Vi tiam povas tajpi la ĉapelitajn literojn per la alt/option-klavo kaj la respektiva litero (kun Shift por majuskloj).
Vi povas vidigi bildon de la aktuala klavararanĝo klakante al la sama bildsimbolo en la ilbreto kaj elektante Show Keyboard Viewer. Notu ke ĝi agordas kvar mortajn klavojn, uzeblajn por tajpi en diversaj eŭropaj lingvoj.

Se via ĉefa lingvo estas la angla, sed vi volas tajpi en Esperanto kaj en aliaj latinbazitaj lingvoj, vi povas elekti la klavararanĝon "U.S. Extended” (Usona etendita). Elektu menuerojn System Preferences (Sistemaj preferoj), Language & Text (Lingvo kaj teksto), Input Sources (Enigaj fontoj), marku je “U.S. Extended”, Close (Fermi). Aliaj aranĝoj ankaŭ taŭgas, ekzemple Finnish Extended (Finna etendita) por la finna kaj la sveda lingvoj kun Esperanto.
Por tajpi la ĉapelitajn literojn, tenu la alt/option-klavon kaj premu la klavon de ĉapelo (6 aŭ B) kaj tiam la klavon de la litero. Ekzemple for Ĝ: alt 6 kaj tiam shift (maj) G. Por ŭ: alt B kaj tiam U. Same por la aranĝo Irish Extended (Irlanda etendita). Ĉe la Finna alt-Y por la hoketo.
La teda metodo: enigi signon
Diversaj programoj ĉe Makintoŝo havas similajn metodojn enigi signojn ne rekte disponeblajn ĉe via klavaro. Ekzemple en TextEdit, por enigi ĉapelitan literon ĉe la kursoro, elektu la menuon Edit (redakti) > Special characters (specialaj signoj), elektu je View (Vidigi): Roman; Category: Accented Latin, kaj duoble alklaku al la dezirata signo en la tabelo de signoj.
En LibreOffice aŭ OpenOffice elektu menueron Edit (Redakti) > Special Character (Speciala signo), elektu subaron Latin Extended-A, kaj duoble alklaku al la dezirata signo.