Windows





Aldoni la esperantajn literojn al via kutima klavaro

Bitabismo

Eble la plej taŭga sistemo por la plejmulto da esperantistoj estas tiu de Markus Sunela. Iru al lia retejo “La Bitabismo de Maku” kaj elektu ligilon al la paĝo Esperanto, kaj tiam al Klavaro por Vindozo.  En tiu paĝo troviĝas listo de versioj por diversaj lingvoj. Elŝutu taŭgan klavarmapon. Instrukcioj por instalado troveblas en tiu paĝo.

Bedaŭrinde la zip-dosieroj en la retejo Bitabismo estas nevalidaj (2013). (Vi povus ripari la dosieron kiun vi bezonas per taŭga programo - serĉu en la Interreto). Jen valida dosiero KlavaroPorVindozo-us-eo.zip  ricevita de Markus Sunela en 2012. Ĝi utilas por la usona klavararanĝo kiun uzas preskaŭ ĉiuj en Nov-Zelando kaj Aŭstralio (kaj Usono). Elŝutu ĝin. Ekstraktu ĝin. En ĝi troviĝas dosiero setup.exe. Rulu tiun dosieron. Ĝi instalos la ekstrajn klavojn en vian klavarmapon.

Kiam ĝi estas instalita oni povas tajpi je ĉ per la dekstra Alt-klavo kaj klavo C, ktp; por majusklo per la dekstra Alt kaj Shift (Maj) kaj C.

Ek!

Alia ebleco kiun multaj esperantistoj uzas estas la programo Ek! de Juri Finkel. Instrukcioj troviĝas ĉe lia retejo: http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
Elŝutinte ĝin, rulu la instalprogramon. Uzu la defaŭltajn agordojn komence. Griza butono kun la etikedo “Ek” aperos en la ilbreto. Svebigu la muskursoron super tiu butonon kaj maldekstre klaku ĝin kiam vi intencas tajpi esperantan tekston. Ĝi pepos kaj la butono aspektos premita. Por tajpi la literon ĉ, tajpu C kaj H aŭ X. Por aŭ kaj eŭ la koketo aperos aŭtomate kiam vi tajpas au aŭ eu.

Internaciaj klavararanĝoj

La klavararanĝo Canadian Multilanguage Standard (Kanada Plurlingva Norma) estas defaŭlte instalita en Vindozo. Eble “internaciaj” aranĝoj por aliaj lingvoj ebligas similan sistemon? Tamen la Usona internacia aranĝo defaŭlte NE provizas la esperantajn signojn. Por tio oni devas uzi la programon Microsoft Keyboard Layout Creator aŭ aranĝon ellaborita kaj provizata de aliulo, ekzemple Eoklavaro.
La instrukcioj por kiel instali novan aranĝon troviĝas ĉe https://support.microsoft.com/ .

Esence:

Alklaku la Start-butonon, tajpu je intl.cpl en la serĉa kampo kaj premu je Enter.
En la langeto Languages (Lingvoj) (aŭ simila titolo) alklaku je Change keyboards (Ŝanĝi klavaron)
Alklaku al Add (Aldoni)
Malfermu la lingvon deziratan, ekzemple English (Canada)
Malfermu je Keyboard list (List de klavararanĝoj), elektu je Canada Multilingual Standard, kaj klaku al OK (Akcepti).
El la eblaj agordoj alklaku al View Layout (Vidigi aranĝon) por vidigi la klavararanĝon .
Instalinte tiun klavararanĝon oni povas premi la unuan klavon dekstre de P kaj tiam c/g/h/j/s/ por ĉ/ĝ/ĥ/ĵ/ŝ, premi (samtempe kiel Ctrl (Stir) kaj la dekstra Alt-klavon) la trian klavon dekstre de L kaj tiam premi je U por tajpi je ŭ. Notu ke klavaroj varias. Ĉe usona klavaro tiu klavo estas la tria dekstre de P.

Tajpi

Tajpi estas plurutila programo per kiu oni povas tajpi laŭ diversaj metodoj. Ĝi disponeblas ĉe http://www.zz9pza.net/tajpi/ kiu informas:

"Per Tajpi oni povas entajpi klavkombinaĵojn kiel cx, s^ kaj aliajn, kaj ili aŭtomate anstataŭiĝos per la konvena esperanta litero. Ankaŭ eblas tuj aperigi esperantan literon per premo de unuopa klavo. Tio simulas reagordon de la sistema klavarfasono. Ankaŭ eblas uzi Alt Gr aŭ simuli la senpaŝajn klavojn kiuj ekzistas en multaj klavarfasonoj. Tajpi ankaŭ havas bazan skript-lingvon kiu provizas pli potencan agordon kaj ilojn por konverti tekston de la tielnomata X-sistemo, kaj enigi iun ajn unikodan simbolon je premo de agordita klavkomando."

Foje kontraŭvirusaj programoj traktas je Tajpi kiel problemo, do necesas eviti tion antaŭ ol instali ĝin.

Apriore oni povas ŝalti la programon per Stir + spaceto, kaj tio estas agordebla al alia kombinaĵo. Vidu ĉe www.zz9pza.net/tajpi/agordo/


Propraj aranĝoj

Oftas ideoj pri kiel aranĝi tajpi la ĉapelitajn literojn. Pro la sukceso de Liberaj Programaroj,  disponeblas diversaj rimedoj kiujn uzantoj povas utiligi por krei kaj modifi klavararanĝojn, ekzemple AutoHotKey.

Specialaj signoj en specifaj programoj

MS Office, diversaj repoŝtaj programoj, kaj aliaj, havas menuerojn por enigi speciala(j)n signo(j)n.