Lerninte la bazojn de la lingvo vi povas plibonigi vian fluecon pligrandigante vian vortostokon kaj praktikante aŭskulkadon, legadon, verkadon kaj paroladon. Jen ni proponas kelkajn rimedojn.
Vortaroj kaj referencoj
La plej utilaj vortaroj por anglalingvaj progresantoj estas:
- English Esperanto English Dictionary de John C. Wells 2010, kiu disponeblas en libra formo kaj Interrete, kie oni povas serĉi por specifa vorto.
- la Interreta English-Esperanto Wiktionary
- Esperanto-English Dictionary de Montagu C. Butler 1967, kiu ne plu disponeblas en presita formo, sed disponeblas kiel senpaga eLibro
Bonega gramatiko de Esperanto estas Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG)
Aŭskultado
Video
DVD-kurso nomita Pasporto Al La Tuta Mondo haveblas. Distra dramo tute en simpla Esperanta lingvaĵo kiu progresas tra 15 lecionoj. Ĉiu leciono ankaŭ havas enkondukon por klarigi gramatikajn punktojn, kaj havas skribajn ekzercojn rilate al la leciono.
Podkastoj
Kelkaj Esperantlingvaj radio-stacioj kaj podkastoj disponeblas Interrete:
Radio Verda - dissendas Esperantan aŭdan programeron monate kun mallongaj rakontoj. Oni povas aŭskulti Interrete aŭ elŝuti ĝin kiel podkaston sub iTunes por aŭskulti per iPod.
Listo de aliaj haveblaj Esperantaj Podkastoj ĉi tie.
Muziko
Diversaj Esperantaj muzikaĵoj inklude de popo, roko, alternativa, hip-hop, teĥno, ĥora kaj tradicia popolmukizo estas aĉeteblaj ĉe Vinilkosmo Interrete. Ili ankaŭ havas iujn senpagajn muzikaĵojn elŝuteblajn.
Kolektaĵo da Esperanta muziko kun video troviĝas ĉe Esperanto-Musiko TV
Parolado
Pasintece puvus esti malfacile ekzerci paroli kun aliaj se neniu alia en via distrikto parolas Esperanton. Nun, per la Interreto, Esperantoparolantoj estas nur kelkajn alklakojn for, kaj oni povas amikiĝi kun esperantistoj tra la mondo.
Alia metodoj por paroli kun aliaj esperantoparolantoj estas Skype kaj GoogleHangouts. Ekzistas Yahoo-grupo kun listo da Esperantaj Skype-uzantoj.
Se vi loĝas en Wellington, Auckland, Christchurch, Masterton aŭ Tauranga, tie troviĝas lokaj Esperanto-grupoj kiuj kunvenas regule. Plua informo ĉi tie.
Legado
Retpaĝaroj
Lernu.net havas legobazitajn kursojn por progresantoj. Gerda Malaperis estas bona komencopunkto post kurso por komencantoj.
Povas esti granda salto de kurso por komencantoj al legi tutajn retpaĝojn en Esperanto. Tamen bona komencloko estas Facila Vento. Tiu estas Esperanta Retejo starigita precipe por lernantoj kaj kiu uzas nur la 700 plej oftajn vortradikojn en Esperanto. En ĝi abundas facile legeblaj mallongaj rakontoj kaj novaĵoj.
Libroj
Kiam vi estas preta, vasta gamo da libroj pri multaj temoj estas disponebla. Kial ne legi tradukaĵon de bona libro kiun vi jam scias, aŭ provi originalan esperantan verkon?
Oni povas trafoliumi kaj aĉeti librojn ĉe ĉi tiuj interretaj vendejoj:
Esperanto-USA Retbutiko - en la angla
FEL-Retbutiko - en la angla, Esperanto kaj en aliaj lingvoj
Universala Esperanto Asocio (UAE) Katalogo - en Esperanto
Iuj grandaj interretaj vendistoj ankaŭ stokas Esperantajn librojn:
Troviĝas iuj esperantaj libroj en la Book Depository (bazita en Britio) - kvankam ili ne havas grandegan stokon ili povas sendi senpage eĉ al Nov-Zelando, kiu signifas ke ili iam havas la plej bonan valoron.
Oni povas serĉi Esperantajn librojn ĉe Amazon.
Verkado
Serĉu por vi interretan korespondanton kaj komencu vere uzi Esperanton translime. Estas granda plezuro komuniki kun iu kun kiu vi ne havas komunan patrinan lingvon. Oni povas serĉi aliajn lernantojn ĉe lernu.net aŭ ĉe koresponda-servo.
Vi povus startigi vian propran Esperantan blogon. Se vi estas membro de NZEA, bonvolu informi nin pri ĝi kaj ni enmetos ligilon al via blogo.
Ludoj
Scrabble - Ludi la konatan vortkrean ludon, en Esperanto. Vi povas ludi kontraŭ komputilo aŭ kontraŭ aliaj homoj.
Krucvortenigmoj - PuzzleFoundry estas unika retejo kie oni povas krei, publikigi kaj kunhavigi la proprajn krucvortojn. PuzzleFoundry (EnigmoFandejo) aktuale estas realigita en kvin lingvoj, inkluzive de Esperanto. Ĉiun lingvon subtenas vortaro, per kiu oni povas serĉi vortojn por elekti taŭgan vortojn por vortenigmo.
Dua Vivo - Virtuala mondo kiun oni ludas interrete (senpage). Troviĝas aktiva grupo de Esperantistoj en Esperanto-Lando en Second Life kaj oni povas renkonti kaj babili rete. Eĉ troviĝas lecionoj en Esperanto kaj virtualaj lekcioj kaj kunvenoj.
Jen video pri ĝi, se vi volas eltrovi plu (en Esperanto)
Programaroj
Iuj programaroj disponeblas en Esperanta versio. Jen iuj popularaj:
Firefox-krozilo - Esperanta versio