Fariĝu membro de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio kaj restu ĝisdata pri tio, kiu okazas pri Esperanto en Nov-Zelando. Membroj ricevas nian revuon Esperanto sub la Suda Kruco, kiun ni eldonas kvarfoje ĉiujare, kunlabore kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio.
Simple plenigu la membriĝan formularon sube:
Speciala Oferto
Se vi loĝas en Nov-Zelando, kaj vi fariĝas membro por la unua fojo, ni sendos al vi senpage la bildvortaron "Poŝamiko" kaj DVD-on nomitan "Esperanto estas".
Detaloj pri membriĝo
Membroj ricevas la revuon Esperanto sub la Suda Kruco kvarfoje jare, kaj la bultenon Arĝenta Filiko, dufoje jare.
Abonoj al la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio rilatas al nia financa jaro kiu estas de 1-a oktobro ĝis 30-a septembro.
Jaraj kotizoj estas:
Ordinara membreco por unu jaro $40Kombina, du homoj ĉe la sama adreso $50Malpli ol 20-jaraĝa, aŭ studento $10
Por fariĝi membro
Se vi volas fariĝi membro de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, bonvole:- Plenigu la suban formularon
- Pagu vian jarkotizon aŭ per interreta banka transpago, aŭ sendante ĉekon (detalojn pri pagmaniero ni sendos al vi kiam ni ricevos vian formularon).
Por renovigi vian membrecon
Simple pagu vian jarkotizon aŭ per interreta banka transpago, aŭ sendu ĉekon al NZEA, klarigante pri kiu la jarkotizo rilatas.