Novaĵoj
Jaro de la Esperanto-kulturo
Iu ajn esperantisto, sendepende ĉu li kreas aŭ ne ion por Esperantaj literaturo, muziko, teatro k.a. artkampoj, povas aktive partopreni por kreskigi kaj fortigi ĝin... Unu el la celoj de tia agado devas esti zorgo pri la estonto de E-bibliotekoj kaj arĥivoj – kaj fizikaj kaj virtualaj. Ili devas konservi laŭeble la plej multon de la kreaĵoj kaj informoj por la estontaj generacioj de esperantistoj. Por tio necesas tre atente elekti la praktikajn kaj teknikajn rimedojn, estas bezonata pli densa kunlaboro inter ĉiuj E-organizoj – de etaj kluboj ĝis kernaj asocioj kiel UEA... Por la tuta artikolo legu en la revuo Esperanto, marto 2018 paĝo 51. |
21-a februaro 2018 Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
La kernaj valoroj de ĉi tiu tago,
la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas
ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la
esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj
plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco
en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala
Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por
substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de
lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco. Por la tuta teksto: Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro. Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA (8), Renato Corsetti, Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj, www.linguistic-rights.org/21-02-2018 |
Deklaro de Principoj pri Toleremo
Novjorko, 16
novembro 2017. “Je la tago de ĝia
kvindeka datreveno, la 16-an de novembro 1995, la membraj ŝtatoj de Unesko
akceptis Deklaron de Principoj pri Toleremo. Interalie, la Deklaracio asertas,
ke toleremo estas nek indulgo nek indiferento. Ĝi estas respekto kaj apreco de
la riĉa diverseco de la kulturoj de nia mondo, niaj formoj de esprimo, kaj niaj
manieroj homi. Toleremo rekonas la universalajn homajn rajtojn kaj fundamentajn
liberecojn de aliaj personoj. Homoj nature diversas; nur tolero povas garantii
la pluvivon de miksitaj komunumoj en ĉiu regiono de la terglobo. informas UEA. Vidu ankaŭ ĉe : UNESKO |
UNESKO Kuriero nun ankaŭ en Esperanto
UEA raportis ke la Unesko-Kuriero nun aperas ne nur en la ses
oficialaj lingvoj de UNESKO sed ankaŭ en la internacia lingvo Esperanto – dank’
al ĉina iniciato kaj la helpo de esperantistoj tra la mondo. Informilo de septembro 2017En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio. Dank' al kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la unua numero de Unesko-Kuriero en Esperanto povis aperi. La papera eldono (ISSN 2521-7356) estas aĉetebla ĉe Universala Esperanto-Asocio. La reta versio (ISSN 2521-7364) estas senpage elŝutebla ĉe UEA-retejo: http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf |
Jubilea Teo el Ĉinio kun la nomo "Zamenhof"
Okaze de la jubilea jaro, subtenata de la familio Zamenhof, Pekina Esperanto-Asocio kunlaboras kun ĉina bonkvalita teo-kompanio Haozhan, kiu produktas Teon "Zamenhof" por memorigi nian majstron. Esperantistoj el 27 landoj kontribuis per nacilingvaj frazoj por reklamo de Esperanto en aldonita folio kun la teo. Nun finiĝis la dezajnado de "Teo Zamenhof" kaj komenciĝis la mendo-periodo. En la nuna antaŭmenda periodo ĝis 30-a de junio
prezo de la teo estas 40 juanoj, ĉirkaŭ 5.2 eŭroj, poste la prezo estos
80 juanoj, ĉirkaŭ 10.4 eŭroj. La menditajn teo-pakaĵojn oni povas
ricevi ĉu en la UK en Seulo, ĉu en la oktobra festivalo de Teo kaj Amo
en Pekino. |
Tra la Mondo - revuo disponeblas senpage
Post malapero de la renoma revuo "El Popola Ĉinio" en 2001, ĉi jare
ree aperis Esperanta, kolora papera gazeto en Ĉinio, kun la nomo "Tra la mondo".
Ĝi estas fondita de Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro
Ora Ponto. Formato de la revuo estas A4, aperas trimonate, kaj ĝi temas
pri Esperantaj kaj kulturaj aferoj en Ĉinio.
La unua numero aperis en januaro, kaj jen ĵus estis publikigita la 2-a numero. La reta versio de la revuo estas SENPAGE elŝutebla el la retejo http://tra-la-mondo.esperanto-urbo.de - kiel rezulto de kunlaboro kun Interkultura Centro Herzberg (ICH) en Germanio. Pri abonoj de la papera versio oni povas kontakti la eldoninton Trezoro Huang Yinbao ĉe trezoro@qq.com. Informas Szilvási László |
Refreŝigo de la retejo de UEA
Nova membrosistemo de UEA, kunlige kun nova datumbazo kaj nova
retejo, estis unu el la paŝoj al modernigo traktitaj en la Estrara
kunsido en Roterdamo, de la 21-a ĝis la 24-a de aprilo... La nova sistemo integrigos
la membraran, libroservan kaj retejan administradon kaj kreos sekuran
ligon al aparta financa sistemo, ebligante pli kvalitajn kaj diversajn
servojn al la membroj kaj ŝparante laborfortojn en la Centra Oficejo.
Laŭplane la projekto efektiviĝos en malpli ol unu jaro.
La enkondukon de novaj kategorioj de membreco... la Estraro nun reproponos tion al la Komitato:... membreco kostu laŭeble malmulte kaj estu proporcia al la averaĝa enspezo en la koncerna lando, kun aliro nur al retaj servoj; plena membreco enhavu plusan sumon por kovri la kostojn de eldonaĵoj kaj kongresa rabato; kaj subtena membreco inkluzivu aliĝon al Societo Zamenhof. Per tio la Estraro esperas malfermi vojon al membriĝo al la novaj generacioj kiuj kutimas al retaj servoj, samtempe daŭrigante la tradiciajn formojn de membreco kiuj kontribuas pli multe finance. La Estraro laboras ankaŭ por pretigi novan Strategian Planon de UEA... Duona tago estas dediĉita al la UK en Seulo... Por pluaj detaloj: reto.uea.org Gazetaraj Komunikoj de UEA numero 682 |
La aprila numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la
redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla de
la retejo http://revuoesperanto.org/senpaga_aprila_numero dum la tuta monato aprilo.
Estas tre ĝojige, ke ĉiuj esperantistoj tra la mondo povas senpage elŝuti provnumeron de la revuo Esperanto por 'gustumi' ĝian enhavon, kaj aparte ni fieras, ke tiu ĉi numero estas la unua sub nia redaktado - komentas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova. La redaktora paro jam arde pretigas la majan numeron; se vi volos legi ankaŭ ĝin kaj ĉiujn numerojn aperantajn en la jaro 2017, vi povas aboni la revuon rekte aŭ aliĝi al UEA ĉe: http://uea.org/alighoj/alighilo. Se vi ŝatus helpi ke la revuo kaj la revua retejo estu laŭeble plej interesaj kaj buntaj, sendu viajn rekomendojn kaj kontribuojn al revuoesperanto@gmail.com! Gazetaraj Komunikoj de UEA |
Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago
8 marto 2017. Hodiaŭ Universala Esperanto-Asocio faris la jenan deklaron okaze de Internacia Virina Tago. Internacia Virina Tago estas okazo por pripensi la progreson faritan survoje al forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj insistado pri iliaj egalaj rajtoj, kaj ankaŭ por konsideri la longan vojaĝon al egaleco kiu ankoraŭ irendas. Universala Esperanto-Asocio aparte zorgas pri la efikoj de edukaj kaj sociaj malegalecoj sur la vivoj de knabinoj kaj virinoj. Al grandaj nombroj tra la mondo oni baras aliron al edukado samnivela kiel tiu de iliaj fratoj, kaj la proporcio de analfabetaj virinoj estas pli alta ol tiu de viroj. Tiuj kondiĉoj estas proksime ligitaj al pli limigita aliro al la lingvoj de pli vasta komunikado kaj politika partopreno, kaj tial al malpli da influo en la familia kaj socia decidfarado. Kaj la progreso ne estas egala: en iuj mondopartoj, la kondiĉo de virinoj eĉ plimalboniĝas. Samtempe, UEA agnoskas kaj estimas la gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura revigligo, kaj por la protektado de “la doma vivo de la popoloj” kontraŭ diversaj formoj de subpremo kaj diskriminacio. Tiaj klopodoj estas esenca parto de la strebado por konstrui mondon en kiu multaj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti harmonie. La protektado kaj antaŭenigo de la rajtoj de virinoj estas nemalhavebla dimensio de ĉi tiu strebado. En ĉi tiu Internacia Virina Tago, ni esprimas nian solidarecon kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj, kaj por konstrui daŭripovan estontecon en kiu ĉiuj homoj estas traktataj kun egalaj zorgo kaj respekto, senkonsidere pri lingvo, kulturo, genro, kaj aliaj formoj de diverseco. |
UEA havas novan retejon por aktivuloj
EKO / AMO / Jaro de Lernanto / Ni semas / Gvidiloj / FLAMĈi tiu retejo servas al la bezonoj de niaj aktivuloj. Sekve ĝi estas plejparte Esperanto-lingva kaj koncentriĝas je agadoj, interalie tiuj, kiujn motoras estraranoj. Komence la retejo prizorgas ĉefe unudirektan informo-donadon, sed la perspektiva celo estas enkonduki rimedojn por permesi dudirektajn dialogojn kaj enplekton de pli vasta gamo de aktivuloj. Nova retejo: http://aktivulo.net/ |