Novaĵoj‎ > ‎

21-a februaro 2018 Internacia Tago de la Gepatra Lingvo

posted Feb 19, 2018, 12:40 PM by NZEA web2
La kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco en la inter-komunikado. Ĉi-cele, de multaj jaroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kia estas lingvo de granda ekonomia kaj militista potenco.

Sekve, la uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro.

Por la tuta teksto:
Informa Fako de Universala Esperanto-Asocio, UEA (8), Renato Corsetti, Stefano Keller, Emilio Cid, Vasil Kadifeli, kun teamanoj, www.linguistic-rights.org/21-02-2018
Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2018

Comments