Novaĵoj‎ > ‎

4000 Ŝatantoj de UEA en Facebook

posted Sep 9, 2013, 4:50 PM by NZEA web2
La nombro de ŝatantoj de la paĝo de UEA en la socia retejo Facebook  ("Vizaĝlibro") atingis 4000 la 7-an de septembro. La paĝo estis kreita la 5-an de novembro 2009, kaj unu jaron poste ĝi jam havis 1738 ŝatantojn. Poste la kresko malrapidiĝis, sed ĉi-jare la ritmo denove plivigliĝis.

Per Facebook UEA atingas publikon multe pli junan ol la kotizanta membraro, el kiu pli ol duono aĝas pli ol 60 jarojn. Entute 60,0% de la ŝatantoj en Facebook estas malpli ol 45-jaraj (41,3% aĝas malpli ol 35 jarojn; 18,7% estas 35-44-jaraj). Krome, 17,5% estas en la grupo de 45-54 jaroj kaj 11,9% en tiu de 55-64 jaroj. Pli ol 64-jaraj estas 9,1% de la ŝatantoj. Ne konata estas la aĝo de 1,2%.

Plua informo ĉe: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=515
Comments