Novaĵoj‎ > ‎

Aperis nova versio de androida REVO

posted Nov 27, 2016, 12:04 AM by NZEA web2

Kio estas PReVo? - PReVo estas portebla versio de la libera, esperanta "Reta Vortaro, Re-Vo" por androido, t.e. por tabulkomputiloj kaj poŝtelefonoj.

Ĝi estas uzebla sen retkonekto kaj ĝi estas rapide serĉebla per la klavaro.

PReVo estas libera kaj senpaga programo. La aktuala versio estas 0.14. – PRevo estas havebla el Google Play - aŭ vi povas elŝuti ĝin rekte ĉe http://busydoingnothing.co.uk/prevo/

La androidan version prizorgas Neil Roberts, kontaktebla per "bpeeluk@yahoo.co.uk" .

------ Informo de 
Lingvo-Studio, L.S.
www.eventoj.hu

Comments