Novaĵoj‎ > ‎

Ĉiutage 30 homoj finas la Esperantokurson ĉe Duolingo

posted Mar 16, 2016, 1:33 PM by NZEA web2   [ updated Mar 16, 2016, 2:28 PM ]
La nombro da registritaj eklernantoj en la anglalingva, reta Esperanto-kurso 
ĉe Duolingo.com jam superis 300.000 homojn. Finstudis ĝin kompreneble nur
malgranda parto de ili, sed eĉ tiel ĉiutage ĉirkaŭ 30 homoj atingas la
finon de la kurso.

Ĉi-jare laŭplane estos lanĉita kurso por hispan-lingvanoj. En postaj
jaroj estas planataj kursoj interalie por ruslingvanoj kaj ĉinlingvanoj...

Pli detale vi povas legi en la intervjuo kun Chuck Smith ĉe
www.liberafolio.org
Comments