Novaĵoj‎ > ‎

Freŝa revuo "ESPERANTO" libere gustumebla

posted Dec 27, 2013, 4:33 PM by NZEA web2
La unua numero de la revuo Esperanto redaktita de Fabrício Valle estas nun 
presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro. La redaktoran 
ŝanĝon akompanas granda ŝanĝo de la grafika aspekto, sed ankaŭ enhave la 
redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita. Kvankam 
temas pri la unua numero de la jaro 2014, Valle nomas ĝin sia "nula" numero, kiu 
estas ankoraŭ iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglataĵoj. Li pensas, ke 
necesos ses numeroj, ĝis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte.

Same kiel jam ekde la jaro 2004, post la enpresejigo la nova numero fariĝis 
legebla en la reta Jarlibro <http://reto.uea.org> por la individuaj membroj de 
UEA, kiuj registriĝis kiel uzantoj de tiu servo.

Por ke ĉiu ajn esperantisto povu konatiĝi kun la plursence freŝa revuo, la 
januara numero tamen estas libere elŝutebla 
<http://www.uea.org/revuo/index.html> ĉe la retejo de UEA.

Por tiuj, kiuj volos legi ankaŭ la aliajn numerojn aperontajn en la jaro 2014, 
estas je dispono la reta membroaliĝilo <http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php> 
de UEA.

Referenco: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 529
Comments