Novaĵoj‎ > ‎

Internacia Junulara Kongreso en Vjetnamio

posted Jan 23, 2012, 8:14 PM by NZEA web2
Post trisemajna necerteco pri la loko de la 68-a Internacia Junulara Kongreso post la subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la Estraro de TEJO decidis okazigi ĝin en Hanojo, Vjetnamio, kiu ĉi-jare gastigos ankaŭ la 97-an Universalan Kongreson de Esperanto. Decidita estis ankaŭ la loko de la TEJO-kongreso en 2013. La 69-a IJK okazos en Israelo.

Pli da informoj pri ambaŭ decidoj legeblas en la intervjuo kun la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj kun la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar.

Informas UEA per Ĝazetaraj Komunikoj n-ro 442.
Comments