Stefano Keller, reprezentanto de UEA, alparolis la ĉeestantojn de la 9-an sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj en julio 2016. Li atentigis pri la signifo de konoj de indiĝenaj popoloj pri naturo, konservado de la vivdiverseco, kiuj estas pluportataj per iliaj lingvoj. Li substrekis, ke la biologia kaj lingva diversecoj estas nedisigeblaj. Pliaj informoj: http://www.linguistic-rights.org/eventoj/#EMRIP9 |
Novaĵoj >