La 17-an de junio okazis en la Centra Oficejo de UEA la nombrado de la
voĉoj donitaj en la elektado de ses Komitatanoj B por la periodo
2013-2016. Balotilo estis sendita al 4392 individuaj membroj, el kiuj voĉdonis 1188,
t.e. 27,0%. Legi plu: http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=503#1Plej multe da voĉoj, 1002, ricevis Mark Fettes. La aliaj sukcesaj kandidatoj estis Stefan MacGill (973), José Antonio Vergara (887), Barbara Pietrzak (881), Amri Wandel (874) kaj Dennis Keefe (859). Ne elektita estis Johan Derks, kiu ricevis 566 voĉojn. |
Novaĵoj >