Novaĵoj‎ > ‎

Kongresa Futbalmatĉo En Bonaero

posted Jul 16, 2014, 2:41 PM by NZEA web2

UEA anoncis ke nekutima programero de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero estos la amika futbalmatĉo inter teamo de esperantistoj kaj tiu de la Armena Komunumo en Argentino. La ludantoj de la Esperanto-teamo estos selektitaj el inter la kongresanoj por reprezenti la tutmondan Esperanto-movadon.

La matĉo okazos sub la aŭspicioj de la ministerio pri sporto de la Bonaera registaro kaj de la Sud-Amerika Konsilio de Novaj Federacioj (CSANF) kaj estas anoncita ĉe: https://www.facebook.com/csanf2007

La matĉo okazos en la sportejo "Polideportivo Colegiales" (strato Freire 120) ĵaŭdon, la 31-an de julio, ekde 20h30. La venkonta teamo estos premiita per la Pokalo de Internacia Amikeco.

Por la plena raporto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 547, 2014-07-16

Comments