Novaĵoj‎ > ‎

Kortumo itala haltas angligon en universitato

posted May 29, 2013, 1:25 AM by NZEA web2
La lombardia regiona administra tribunalo malaprobas angligon de Politekniko
------------------------------------------------------------------------
 
La senalternativa angligo de la magistraj kursoj estas kontraŭleĝa!
 
La Lombardia Regiona Administra Tribunalo (RAT) akceptis la apelacion prezentitan de multaj profesoroj de la Milana Politekniko, kiuj kuraĝe opoziciis kontraŭ la truda kaj ekskluziva angligo de la tuta studa programaro de tiu Milana Universitato. Temas pri malvenko de rektoro Azzone kaj de la fakultatestra Konsilio, malfermonta vojon al pluaj juraj iniciatoj kontraŭ lingva diskriminacio en la itala Universitato.
 
Asocio Nitobe por Lingvaj Justeco kaj Demokrateco favore bonvenigas tiun RAT-verdikton. Nun necesas daŭrigi la agadon por restarigi lingvan justecon en Italio, ĉetribunale kontesti la lingvan politikon de la Torina Politekniko, kiu pli pagigas la studentojn dezirantajn studi itallingve ol tiujn kiuj studas anglalingve; kaj la lingvan politikon de la Venecia Ca’ Foscari, kiu intencas malebligi enmatrikuligon de la studentoj neatingintaj anglalingvan B2-nivelon.
 
Comments