La 42 komitatanoj kiuj voĉdonis hodiaŭ faris la elektojn en granda unuanimeco.
Aldone al la komitataj reviziantoj (Ans Bakker-ten Hagen kun 39 voĉoj
kaj Flory Witdoeckt kun 40 voĉoj) kaj la membroj de la Komisiono pri
Statutoj de la Landaj kaj Fakaj Asocioj (Mireille Grosjean kun 38 voĉoj,
Ulrich Lins kun 38 voĉoj kaj Brian Moon kun 41 voĉoj) okazis ankaŭ
balotoj por la estraraj oficoj.
Mark Fettes estis reelektita kiel Prezidanto (36 voĉoj por), Stefan
MacGill kiel Vicprezidanto (39 voĉoj por) kaj Martin Schäffer kiel
Ĝenerala Sekretario de UEA (35 voĉoj por).
Sube vi povas legi iliajn mallongajn vivresumojn, kaj la vivresumojn
de la aliaj tri estraranoj, Emilio Cid, Lee Jungkee kaj Maria Rosaria
Spanò.
Emilio Carlos Vaz Cid
Emilio Cid (1960),
San-Paŭlo, Brazilo; komercisto. Instruisto pri la germana, ekinstruis
Esperanton en 1981 en la ŝtata universitato UNICAMP, kaj estas diplomita
pri sociaj sciencoj ĉe UNIMES. Estrarano de la asocio Libero por la
Lingvoj kaj ĉefdelegito de UEA por Brazilo. Delonga aktivulo pri
informado.
Mark Fettes
Prezidanto de UEA ekde 2013,
verkinto de la Manifesto de Prago, iama oficisto de UEA kaj redaktoro de
revuo Esperanto. Civitano de kvar landoj (Britio, Usono, Novzelando,
Kanado); nuntempe loĝas en Vankuvero, Kanado, kie li estas profesoro pri
edukado en Universitato Simon Fraser.
Lee Jungkee
Naskiĝis
en Koreio en 1953. En la univ. Youngnam studis administradon kaj plu
studis planologion. En 2002 premiito de la Premio Deguchi. Stariginto de
la Seula Esperanto-Centron en 1991 kaj instruas Esperanton kiel docento
en la universitato Kyunghee. Estrarano de UEA ekde 2013.
Stefan MacGill
Vicprezidanto
de UEA ekde 2013. Motoro de la programo pri Aktivula Maturigo (AMO),
kaj prizorginto de 22 seminarioj. Kreinto de ĉ 120 komunikoj por Landaj
Asocioj kaj aliaj. Aktive apogas la kreskigon de rimedoj por Movada
Evoluigo de €10,000 ĝis 100,000 ene de ses jaroj.
Martin Schäffer
Ĝenerala
Sekretario de UEA ekde 2013. Firma kredanto pri la bezono pli forte
investi rimedojn en movada evoluigo, specife en nia informa agado.
Naskiĝis en Germanio en 1962, vivas delonge en Meksiko. Diplomito pri
publika administrado (specialaj kampoj ekonomio kaj juro; FH
Ludwigsburg).
Maria Rosaria Spanò
Nova
estrarano, kun sperto el TEJO precipe pri eksteraj rilatoj kaj aktivula
trejnado. Naskiĝis en Torino, Italio en 1981, doktoro pri klasika
filologio kaj literaturo, profesie kvalifikita arĥivisto (2005-2007) kaj
projektmastrumanto (2012).
Ĉi tiu artikolo estas Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 628