Novaĵoj‎ > ‎

La Tago de Homaj Rajtoj

posted Dec 9, 2014, 12:34 PM by NZEA web2   [ updated Dec 9, 2014, 12:41 PM ]
MESAĜO DE LA ĜENERALA DIREKTORO DE UNESKO OKAZE DE LA TAGO DE HOMAJ RAJTOJ, 10 
decembro 2014

La 10-a de decembro estas ĉiujare festata kiel la Tago de Homaj Rajtoj memore 
pri la tago en 1948, kiam la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj adoptis la 
Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. Okaze de la 
ĉi-jara Tago la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, publikigis la 
ĉi-suban mesaĝon. UEA alvokas la Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn 
esperantistojn vaste diskonigi ĝin.

Homaj Rajtoj 365

Unesko estis kreita en 1945 por antaŭenigi la kunlaboron per edukado, sciencoj, 
kulturo, komunikado kaj informado, cele al kreskigo de la reciproka kaj 
universala respekto de la digno kaj egaleco de ĉiuj virinoj kaj de ĉiuj viroj. 
Preskaŭ 70 jarojn poste tiu ĉi mandato restas plene aktuala. La progresigo de la 
homaj rajtoj restas esenca misio, ne nur okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, sed 
ĉiun tagon de la jaro, por ĉiu virino kaj viro ĉie en la mondo. Tion signifas la 
temo de tiu ĉi tago: Homaj Rajtoj 365.

Tiu ĉi mesaĝo estas aparte grava hodiaŭ, kiam la ŝtatoj laboras pri nova monda 
programo de daŭripova evoluigo por la jaroj post 2015, sin bazante sur la 
valoroj universalaj de egaleco, justeco, kultura diverseco, paco kaj sekureco. 
Tiu nova programo devus esti bazita sur la homaj rajtoj kaj realigita laŭ 
tiuj, por malaperigi malegalecojn kaj socian ekskluditecon, ĝi devus lukti 
kontraŭ ekstremismoj, solvi konfliktojn kaj konstrui sociojn pli justajn kaj 
daŭripovajn.

Ĉio tio devas komenciĝi per edukado pri homaj rajtoj. Estas esence instrui la 
valorojn de respekto, toleremo kaj solidareco, por kapabligi la homojn pri la 
manieroj gvidi sian ekziston kaj realigi novajn formojn de monda civitaneco. Laŭ 
tiuj celoj agas Unesko en sia gvida rolo por antaŭenigi kvalitan edukadon por 
ĉiuj kaj progresigi ĉie en la mondo la Tutmondan Iniciaton por Edukado antaŭ 
Ĉio de la Ĝenerala Sekretario de UN. La homaj rajtoj kaj la edukado al monda 
civitaneco devas esti la esencaj elementoj de la programo por la jaroj post 2015.

La amaskomunikiloj havas esencan rolon konsciigi la publikon pri homaj rajtoj 
kaj lukti kontraŭ antaŭjuĝoj kaj ĝeneraligoj. Tiucele Unesko kunlaboras ekde 
2005 kun la Oficejo de la Alta Komisiito pri Homaj Rajtoj pri la Monda Programo 
de Edukado pri Homaj Rajtoj. La tria fazo (2015-2019) de tiu programo 
enfokusigas la edukadon pri homaj rajtoj por profesiuloj de amaskomunikiloj kaj 
ĵurnalistoj. Ĉi tiuj celoj gvidas ankaŭ la agadplanon de la Internacia Jardeko 
de Alproksimiĝo de Kulturoj (2013-2022), kies ĉefa realiganto en la tuta 
sistemo de Unuiĝintaj Nacioj estas Unesko.

Nun, kiam la mondo rapide ŝanĝiĝas kaj la socioj estas sub premo, mi alvokas la 
membro-ŝtatojn de Unesko, ĉiujn registarojn kaj la civilan socion, rekonfirmi 
sian engaĝiĝon pri la homaj rajtoj kiel la fonto, gvidilo al ĉiu ago kaj 
mezurilo de ĝia sukceso.

Irina Bokova

Trad. Stefano Keller, estrarano de UEA.
Comments