Novaĵoj‎ > ‎

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Virina Tago

posted Mar 24, 2017, 1:03 PM by NZEA web2

8 marto 2017. Hodiaŭ Universala Esperanto-Asocio faris la jenan deklaron okaze de Internacia Virina Tago.

Internacia Virina Tago estas okazo por pripensi la progreson faritan survoje al forigo de diskriminacio kontraŭ virinoj kaj insistado pri iliaj egalaj rajtoj, kaj ankaŭ por konsideri la longan vojaĝon al egaleco kiu ankoraŭ irendas.

Universala Esperanto-Asocio aparte zorgas pri la efikoj de edukaj kaj sociaj malegalecoj sur la vivoj de knabinoj kaj virinoj. Al grandaj nombroj tra la mondo oni baras aliron al edukado samnivela kiel tiu de iliaj fratoj, kaj la proporcio de analfabetaj virinoj estas pli alta ol tiu de viroj. Tiuj kondiĉoj estas proksime ligitaj al pli limigita aliro al la lingvoj de pli vasta komunikado kaj politika partopreno, kaj tial al malpli da influo en la familia kaj socia decidfarado.

Kaj la progreso ne estas egala: en iuj mondopartoj, la kondiĉo de virinoj eĉ plimalboniĝas.

Samtempe, UEA agnoskas kaj estimas la gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura revigligo, kaj por la protektado de “la doma vivo de la popoloj” kontraŭ diversaj formoj de subpremo kaj diskriminacio. Tiaj klopodoj estas esenca parto de la strebado por konstrui mondon en kiu multaj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti harmonie. La protektado kaj antaŭenigo de la rajtoj de virinoj estas nemalhavebla dimensio de ĉi tiu strebado.

En ĉi tiu Internacia Virina Tago, ni esprimas nian solidarecon kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj knabinoj, kaj por konstrui daŭripovan estontecon en kiu ĉiuj homoj estas traktataj kun egalaj zorgo kaj respekto, senkonsidere pri lingvo, kulturo, genro, kaj aliaj formoj de diverseco.

Comments