Novaĵoj‎ > ‎

Nova kurso testatas ĉe Duolingo

posted Jun 14, 2015, 3:14 PM by NZEA web2
Chuck Smith (Berlino) informis nin:

"Ni lanĉis nian kurson de Esperanto ĉe Duolingo hieraŭ (2015.05.28) kaj 5.720 (!) homoj post 15 horoj jam eklernis Esperanton per nia kurso. Kompreneble multaj el ili nun bezonas Eo-klavaron kaj vi havas la plej ampleksajn informojn pri tio, do ni logike ligas al vi en nia forumo: https://www.duolingo.com/comment/8841170 ... "Rimarku krome, ke ni ankoraŭ ne volas varbi la Duolingo-kurson, ĉar ĝi estas en frua publika testfazo, sed se vi volas mencii ĝin ie, bonvolu emfazi, ke temas pri testa fazo de la kurso por ke oni ne atendu perfektan kurson tie."

Oni povas kontroli la staton de la kurso ĉe:
http://incubator.duolingo.com/courses/eo/en/status
aŭ iru al la komenca paĝo kaj elektu je Esperanto.
Comments