Novaĵoj‎ > ‎

Nova rektmetoda kurso de Esperanto elŝuteblas

posted Jun 4, 2016, 2:54 PM by NZEA web2
La aplikaĵo por lerni Esperanton, kiun la Internacia Esperanto-Instituto en Hago lanĉis, jam senpage elŝuteblas ĉe Google-butiko
<https://play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto> kaj estas trovebla ankaŭ ĉe pli simpla plusenda adreso: www.iei.nl/apo.htm 
<http://www.iei.nl/apo.htm>. 
Ĝi estas bazita sur la tre konata Esperanto-kurso /Esperanto per rekta metodo/ de Stano Marček.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
Comments