Esther Schor, aŭtoro de Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language (Ponto el vortoj: Esperanto kaj la revo de Universala Lingvo. Metropolitan Books, 2016), estos la unua parolanto en la prelegserio memoriga al Tivadar Soros, kies aŭtobiografia verko Maskerado, verkita en Esperanto, rakontis pri liaj sukcesaj streboj teni sian familion viva kaj kompleta dum la Nazia kunpelo kaj murdo de miloj da judoj en Hungario. Fine la familio almigris Usonon, kie lia filo, George
Soros, elstariĝis en la mondo de financo kaj humana filantropio. La
prelegserio, subvenciata de Esperantic Studies Foundation, okazos sub
aŭspicio de la Programo pri Lingvistiko ĉe la Postdiploma Centro de
la Urba Universitato de Novjorko, 365 Kvina Avenuo (ĉe 34-a Strato).
La prelego okazos en salono C198 vendredon, la 16-an de decembro,
2016, je la 4-a ptm. Kiel
profesoro de la angla ĉe Universitato Princeton, Esther Schor studas
la originojn kaj evoluon de la Internacia Lingvo Esperanto kaj ĝian
pozicion en la moderna mondo. Multrilate, ŝia nova libro estas
rekonfirmo de la graveco de Esperanto kiel socia movado en la hodiaŭa
mondo. Laŭ recenzo en New York Times, la libro "lasas nin sen
dubo ke, kion ajn Esperanto faras, ĝi ŝajne ĝuste faras ĝin.” Estontajn
prelegojn prezentos Michael Gordin, profesoro pri la historio de
scienco ĉe Universitato Princeton (pri ligo inter Albert Einstein
kaj la internacilingva movado), Brigid O’Keeffe, profesoro pri
historio ĉe Kolegio Brooklyn (pri Esperanto en la fruaj jaroj de
Sovetunio), Ulrich Lins, historiisto kaj aŭtoro (pri persekutado de
esperantistoj sub Hitler kaj Stalin), Nico Israel, profesoro de la
angla ĉe Kolegio Hunter (pri James Joyce kaj Esperanto), kaj Ulrich
Becker, eldonisto de Esperanto-libroj en Novjorko (pri eldonado en
Esperanto). Pliaj informoj haveblas ĉe: http://www.soroslectures.org/ Informo el Esperanto
por UN, Informilo
de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio, Numero
25, novembro 2016. |
Novaĵoj >