Novaĵoj‎ > ‎

Prelego pri Erasmo en la Reta Kinejo

posted Oct 12, 2011, 3:13 PM by NZEA web2   [ updated Oct 12, 2011, 3:17 PM ]
En la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 14-an de majo 2011 d-ino Věra Barandovská-Frank prelegis pri la granda humanisto Erasmo de Roterdamo. La temo de tiu Malferma Tago estis elektita omaĝe al la 500-a datreveno de la plej fama verko de Erasmo, Laŭdo de l’stulteco . Esperanta eldono de la verko, tradukita de Gerrit Berveling, aperis en 1988.

La prelego de d-ino Barandovská-Frank estas nun spektebla en tri partoj en la Reta Kinejo de UEA:http://www.vimeo.com/album/1712870 

Per la Erasmo-filmo la Reta Kinejo de UEA komencas transiron el sia ĝisnuna loko en Ipernity al Vimeo.

Artikolo danke al: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 430.
Comments