Inter 26-a de julio
kaj 2-a de aŭgusto 2014 okazas la Universala Kongreso de Esperanto
en Buenos Aires (Bonaero), Argentinio. Malgraŭ deziro de multaj
individuaj esperantistoj ne okazas ajna interreta videa elsendo pri
la tieaj okazaĵoj, tamen oni povas informiĝi per kelkaj aliaj
kanaloj.
La unua numero de la ĉiutage aperanta kongresa kuriero "Bonaera Voĉo" estas legebla en la retejo de UEA, ĉe http://uea.org/kongresoj/uk_2014.html /(rekta adreso: http://uea.org/pdf/Bonaera_Vocxo_1.pdf )/ - ankaŭ la aliaj numeroj legeblos verŝajne ĉi tie.
En la retbulteno Libera Folio estas legeblaj raportoj kaj resumoj pri la unuopaj tagoj. Vi povas trovi kaj legi ilin ĉe: http://www.liberafolio.org/ La kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn La ĵus komenciĝinta UK en Bonaero riskas iĝi la plej malgranda post 1920. La komitata kunsido en sabato komenciĝis iom improvizite. La nova estraro ŝanĝis la nomojn de la kongresaj tagoj por ke ili kongruu kun la nova strategia laborplano. Aliflanke montriĝis, ke ĝis nun nenio okazis pri la ĉefa strategia prioritato anoncita antaŭ unu jaro – la renovigo de la asocia retejo. Daŭrigo ĉe: http://www.liberafolio.org/2014/bonaero1 Neniu kritika demando aŭdiĝis dum la programero "La estraro respondas" en Bonaero. La ĉeestintojn tute ne interesis la lastmomente aperinta estrara raporto, kiu en papera formo estis disdonita al la publiko. Tamen estis zorgiga la falanta membronombro, kiu kaŭzos financajn problemojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes UEA uzas tro
da mono por tradiciaj agadoj, kiuj jam eksmodiĝis. Pli detale ĉe: http://www.liberafolio.org/2014/bonaero2
En la UEA-kongresejo ne estas retkonekto. Oni sendas retumemulojn al la apuda McDonalds por "uzi interreton". Ŝajne UEA ne komprenis, ke interreto ne estas nur por la amuziĝo de la retumemuloj sed ĝi ankaŭ videbligas UK-n al la ekstera mondo.
Vere ege embarase. Plej prestiĝa kongresejo de la urbo kaj ne estas retkonekto. Pli bone oni ne povas montri ke UK restis en la 20-a jarcento. Tio nepre ne plu okazu. Johannes Mueller, fejsbuka afiŝo |
Novaĵoj >