Ĵus ekfunkciis la Esperanta fasado de la populara astronomia retejo Heavens-Above.com. La aŭtoro de la Esperanta traduko estas la ukrainia esperantisto kaj amatora astronomo Pavel Moĵajev, kiu uzas la paĝaron precipe por trovi la situon de artefaritaj satelitoj! - En intervjuo de Libera Folio li rakontas, kial li entreprenis la taskon, kaj por kio la Esperanta versio povas utili... La tuta artikolo estas legebla ĉe: http://www.liberafolio.org/2014/la-universo-nun-alireblas-en-esperanto La retejo estas tre interesa, la Esperanta teksto tre bonkvalita, kaj la bildoj okullogaj. Pavel Moĵajev cetere estas multflanka homo: kirurgo en hospitalo, preleganto en universitato, muzikisto-gitaristo-kantisto, verkinto de la Esperanta muzikdisko: Pluke-Traduke, kaj unu el la junaj membroj de la Akademio de Esperanto... Pri aliaj astronomiaj temoj kolekto de artikoloj estas legebla ĉe Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, http://www.eventoj.hu/steb/ -------------------------------------------------------------------------------- *Ĉu granda aŭ malgranda? - Tio estas certe absolute relativa!* Interaktiva prezento pri la nocioj amplekso, distanco, kaj pri la relativeco de grandeco estas spektebla ankaŭ en Esperanto ĉe: http://htwins.net/scale2/lang.html - *Indas rigardi kaj mem provi!* Per la muso movu la glitilon dekstren kaj maldekstren... La Esperantan tradukon faris Angel Segura Peralta. - Dankon! Laŭ informo de László Szilvási, (Ret-Info)
|
Novaĵoj >