Novaĵoj‎ > ‎

"Teo kaj Amo": konkurso de mallongaj filmoj

posted Jul 14, 2016, 2:38 PM by NZEA web2
Jam kolektiĝas konkursaĵoj por la dua konkurso de mallongaj filmoj "Teo kaj Amo". La limdato estas la 30-a de novembro 2016, kaj aprile 2017 en la ĉina urbo Hangzhou okazos la premidona ceremonio kaj la filmfestivalo "Teo kaj Amo". En ĝi la premiotoj senpage partoprenos, sendepende de la loko kie ili loĝas en la mondo.

La konkurso celas disvastigi Esperanton kaj riĉigi la Esperanto-kulturon: 10 premiitajn filmojn de la unua konkurso eblos spekti ekzemple dum la UK en Nitro. Ni esperas per la konkurso malkovri pliajn talentajn personojn kaj ni bonvenigas vian helpon en la reklamado kaj varbado, por la plej kvalita kaj riĉenhava okazigado.

Por helpi disvastigi la informon, ĉe http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/ elŝuteblas la regularo de filmkonkurso "Teo kaj Amo" ja en 19 lingvoj, inter ili kompreneble ankaŭ en Esperanto.

Dankon al UEA por ĉi tiu informo.
Comments