De la 7-a ĝis la 11-a de julio okazis en Ĝenevo la 7-a sesio de la Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, rimarkis ke rezolucipropono ne menciis la uzeblon de gepatra lingvo tie, kie tio estas antaŭkondiĉo de plenrajta kaj adekvata partopreno en la socia vivo. Keller alvokis por inkludigi la necesajn frazojn. Dum la traktado pri lingvaj rajtoj en rilato kun la Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, Keller atentigis pri la signifa malkresko de la biokultura diverseco kaj pri la neceso konservi ĝin por la daŭripova pluekzisto. Por tio la protektado de ĉiu lingvo estas grava, speciale tiu de la lingvoj de indiĝenaj popoloj, ĉar ili entenas la sciojn necesajn por konservi la diversecon. Keller atentigis
ankaŭ pri la neceso agi kun respekto al la homa digno de ĉiu
popolo, tiel ke neniu el la pli potencaj trudu siajn lingvojn kaj
kulturojn al la aliaj. Li akcentis la fundamentan rolon de la gepatra
lingvo en la vivo de ĉiu kaj ripetis sian alvokon inkludigi tion en
la rezoluciprojekto. Ĉi tiu raporto estas de UEA, Gazetaraj Komunikoj n-ro 546. |
Novaĵoj >