Novaĵoj‎ > ‎

UEA invitas volontulojn

posted Oct 14, 2016, 1:08 PM by NZEA web2
UEA serĉas kandidatojn por labori kiel plentempaj volontuloj en la Centra Oficejo en Roterdamo. Tio estas maniero ne nur grave kontribui al la Espearnto-Movado, sed ankaŭ pliriĉigi sian konon de la movado kaj sian vivon kiel esperantisto. Laborante en la koro de la Esperanto-movado, vi havos ŝancon kunlabori pri tre interesaj projektoj, partoprenadi aranĝojn kaj vivi en la tutmonda medio. La maksimuma daŭro de la volontulado dependas plej forte de la vizaj kondiĉoj; minimume ni preferas, ke la volontuloj restu almenaŭ 2 monatojn, maksimume ĝis unu jaro.

Comments