Novaĵoj‎ > ‎

UNESKO Kuriero nun ankaŭ en Esperanto

posted Aug 29, 2017, 2:30 PM by NZEA web2
UEA raportis ke la Unesko-Kuriero nun aperas ne nur en la ses oficialaj lingvoj de UNESKO sed ankaŭ en la internacia lingvo Esperanto – dank’ al ĉina iniciato kaj la helpo de esperantistoj tra la mondo.

En majo 2017, post reapero de la 76-paĝa plenkolora Unesko-Kuriero en formato A4, UEA tuj lanĉis projekton pri eksperimenta eldono de Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio. Dank' al kunlaboro de 36 tradukintoj kaj provlegintoj en 23 landoj, kaj financa subvencio de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio, la unua numero de Unesko-Kuriero en Esperanto povis aperi.

La papera eldono (ISSN 2521-7356) estas aĉetebla ĉe Universala Esperanto-Asocio. La reta versio (ISSN 2521-7364) estas senpage elŝutebla ĉe UEA-retejo: http://uea.org/pdf/Unesko-Kuriero_1-2017.pdf

Informilo de septembro 2017
Comments