La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro de la 64-a Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. La temo de la konferenco estis Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA.Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller, estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj unu el la kvin reprezentantoj de UEA ĉe la konferenco.Raportis UEA. La plej signifa ŝanĝo estas: "Ni alvokas por la respekto kaj inkludo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiuj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj konsideri la potecialon de neŭtrala internacia lingvo kiu kombinas lernfacilecon kaj klarecon kun neŭtraleco, kaj tial konsidereblas esence daŭrigebla." Por la tuta artikolo iru al la retejo de UEA: Gazetaraj Komunikoj N-ro 428. |
Novaĵoj >