posted Sep 19, 2016, 9:39 PM by NZEA web2
Antaŭ unu jaro, dum la UK en Lillo, la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE) anoncis, ke la aliĝo al la asocio estas senpaga!
Kompreneble, tamen, ni bezonas koni nian membraron. Pro tio, ni invitas vin aliĝi per la ligilo: ISAE-aliĝoKial tio gravas? Pro diversaj kialoj: - Se vi estas sciencemulo, tiel vi subtenas nian agadon kaj kuraĝigas nin daŭrigi.
- Por nia interago kun UEA: ni rajtas havi 1 komitaton A se ni atingas 100 membrojn. Tio gravas por antaŭenigi la dialogon pri sciencoj en Esperantujo kun aliaj asocioj.
- Malfacilas organizi fizikan kunvenon eĉ dum UK. Multaj ne povas partopreni. La ebleco partopreni al la vivo de la asocio per virtuala asembleo (rete, kompreneble) necesigas ke oni povu organizi tion per bona konado de la membraro. Tial viaj sugestoj kaj ideoj estos aŭskultataj.
La estraro de ISAE esperas ke vi favore respondos al ĉi tiu invito klakante la ligilon! Sincere Anthony Lucas ISAE Por informo pri ISAE legu en Vikipedio. kaj en la retejo de ISAE |
|