Novaĵoj‎ > ‎

Veronika POÓR nova Ĝenerala Direktoro de UEA

posted Jul 31, 2015, 10:54 PM by NZEA web2   [ updated Jul 31, 2015, 11:01 PM ]
En la komitata kunsido en la 100-a UK, sabate, la 31-an de julio, estis publikigita la decido de la Estraro de UEA
elekti d-inon Veronika Poór el Hungario kiel la novan Ĝeneralan
Direktoron de la Asocio. Fari tiun decidon postulis kelkajn tagojn
post la intervjuoj kun tri kandidatoj, pro la alta kvalito de ĉiuj
prezentaĵoj.

Veronika Poór eklaboros en la Centra Oficejo komence de januaro 2016. Dum dumonata transira fazo la nuna kaj
estonta direktoroj kunlaboros pri la transdono de taskoj. Poór
formale transprenos la oficon komence de marto.

Veronika Poór naskiĝis en 1983. Ŝi doktoriĝis pri fiziko en la kampo de nanoteknologio. Ŝi kunfondis la
retradio-kanalon Muzaiko kaj ŝi estas estrarano de TEJO pri Aktivula
Trejnado, Eksteraj Rilatoj, Homaj Rimedoj kaj Scienca kaj Faka Agado.
En tiu rolo ŝi verkis aŭ kunverkis kvin retajn trejnadojn de TEJO,
estis elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de
Eŭropo, superrigardis la kreadon de nova enkonduko por novaj membroj
kaj ekorganizis Sciencajn Prelegsesiojn. Aldone ŝi grave kontribuis
al la verkado de sukcesaj subvencipetoj de TEJO.

Prezentante la decidon, prezidanto Mark Fettes dankis la aliajn kandidatojn pro ilia
preteco por la tasko. Li ankaŭ esprimis dankon al Osmo Buller pro
lia multjara sindediĉo kiel la Ĝenerala Direktoro.

Raportis Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 583 
Comments